Ilfis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilfis
Ilfis en Langnau en Emme-Valo
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 21,5 km
Akvokolekta areo 188,0 km²
Averaĝa trafluo 120 m³/s [1]
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 600 m
Enfluejo Emme
- Alteco 645 m
Geografio
Alfluantoj Fankhausbach
Rivero en Eŭropo
vdr

Ilfis estas rivero de la Svisaj Antaŭalpoj en la kantonoj Lucerno kaj Berno. Ĝi estas la ĉefa alfluanto de Emme. La valo de Ilfis estas konsiderata kiel parto de la regiono Emme-Valo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La rivero Ilfis fontas norde de la monto Schrattenfluh sur la teritorio de la komunumo Marbach de la distrikto Entlebuch en Kantono Lucerno ĉe la koordinatoj 46° 50′ 20.4″ N 7° 57′ 21.6″ O / 46.839000 °N, 7.956000 °O / 46.839000; 7.956000 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 20.4″ N 7° 57′ 21.6″ O / 46.839000 °N, 7.956000 °O / 46.839000; 7.956000 (mapo).

Fluo[redakti | redakti fonton]

La rivero unue fluas norden kaj tiam ĉe la limo de la komunumoj kaj Escholzmatt turniĝas nordokcidenten. Dum unu kilometro ĝi formas la limon inter la kantonoj Lucerno kaj Berno inter Escholzmatt en nordo kaj Kröschenbrunnen, kiel parto de la komunumo Trub en sudo. Sekvas la komunumo Trubschachen, kie de nordo alfluas al Ilfis la rivero Fankhausbach, kiu senakvigas la sudokcidentan flankon de Napf. Tiam la rivero trafluas la komunumon Langnau en Emme-Valo.

Alfluo[redakti | redakti fonton]

En Lauperswil Ilfis sur alteco de 645 m s.m. alfluas el orienta direkto al Emme, kiu fluas de nordo al sudo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]