Ilka Markovits
Ilka Markovits | |
---|---|
Ilka Markovits en 1865 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Markovits Ilka |
Naskiĝo | la 24-an de decembro 1839 en Pest (urbo) (Hungario) |
Morto | la 18-an de novembro 1915 en Cirák (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Richárd Pauli |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • aktoro |
Ilka Markovits [markoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Markovits Ilka estis hungara operkantisto, (koloratursoprano). Ŝia familia nomvarianto estis Markovics [markoviĉ], ŝia nomo post la geedziĝo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Pauliné Markovits Ilka. Ŝia edzo estis same operkantisto Richárd Pauli.
Ilka Markovits [1] naskiĝis la 24-an de decembro 1839 en Pest (urbo), ŝi mortis la 18-an de novembro 1915 en Cirák.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ilka Markovits komence lernis kantadi hejme, ekde 1856 en Vieno. Ŝi debutis post 3 jaroj en Nacia Teatro (Pest). Inter 1861 kaj 1863 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Kolozsvár), poste de kortega Operejo de Vieno. En 1873 pro malgranda malsano ŝia kantovoĉo malaperis. Post jaroj ŝi eksedziniĝis kaj edziniĝis al juristo en 1877.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Ferenc Erkel:
- Hunyadi László - Mária Gara
- Bánk bán - Melinda
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte - reĝino de Nokto
- Giuseppe Verdi: Rigoletto - Gilda