Imre Bajor
Imre Bajor | |
---|---|
Imre Bajor en 2005 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1957 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de aŭgusto 2014 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | cerba kancero |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Amkunulo | Eszter Hámori |
Infano | Lili Bajor |
Okupo | |
Okupo | aktoro • televida aktoro |
Imre BAJOR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bajor Imre estis elstara hungara aktoro, voĉoaktoro.
Imre Bajor [1] naskiĝis la 9-an de marto 1957 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de aŭgusto 2014 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Imre Bajor komencis sian aktoran karieron jam en 1976 en Ŝtata Teatro Déryné. Baldaŭe li aliĝis al stabo de malgranda teatro en Budapeŝto, fine en 1999 li estis libera aktoro, kie li laŭokaze ricevis taskojn en diversaj teatroj, Hungara Radio, Hungara Televizio. Ĝuste tiam li havis tutlandan konatecon, ĉar li ricevis rolojn en popularaj serioj. En 2010 li malsaniĝis, sed post monatoj li denove aktoradis. Li plej ofte ricevis taskojn en komedioj. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Ekde 1995 li ricevis diversajn premiojn.
Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- 11 kinejaj filmoj inter 1954-2009, inter ili Meseautó (2000), kie li ricevis rolon de Gyula Kabos (tio estis iam furora filmo)
- 17 televiziaj filmoj inter 1980-2004, krome ofte partoprenoj en distraj programoj
- ĉ.37 teatraj roloj, ekzemple
- Jaroslav Hašek: La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito – ĉefkuracisto
- Woody Allen: Lebegő fénybuborék – Jerry Wexler
- Károly Bakonyi: Mágnás Miska – Miska ĉefrolo
- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta – tria gardisto
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare
- [2] Arkivigite je 2016-12-03 per la retarkivo Wayback Machine