Imre Bellovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Imre Bellovics
Persona informo
Naskonomo Bellovics Imre
Naskiĝo la 26-an de aŭgusto 1847(nun 1847-08-26)
en Hungario Budafok (Hungario)
Morto la 27-an de marto 1921
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Okupo
Okupo komponistodirigento • voĉa instruisto • textbook writer
Information icon.svg
vdr

Imre Bellovics [beloviĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bellovics Imre estis hungara dirigento, komponisto, instruisto, framasono 1896. Lia familia nomvarianto estis Bellovits (same prononcata).

Imre Bellovics [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1847 en Budafok, li mortis la 27-an de marto 1921 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Bellovics aĝis 8, kiam li estis lerta pianisto. Li frekventis gimnazion en Esztergom, poste li lernis (ekzemple de Bedřich Smetana) en konservatorio de Prago inter 1865–1867. Post siaj studoj li estis muzikinstruisto en Pest (urbo). En 1885 li fondis eklezian muziklernejon kaj li estis ties lernejestro. Li okupiĝis ankaŭ pri dirigentado kaj korusoj.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Énektan. Polgári iskolák számára. I–IV. köt. (7-a eldono, kunlaboranto, 1883)
  • Énektan polgári iskolák és felsőbb leányiskolák számára. I–III. (13-a tralaborita eldono, 1895)
  • Polyhymnia. Egy- és többszólamú énekek gyűjteménye. (kunlaboranto, 1900)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.