Imre Dréhr
Imre Dréhr | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1889 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de februaro 1936 (46-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 46/49-díszsor-6/8. sírbolt |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1906–1911) Budapesti Egyetemi Katolikus Gimnázium (en) (1898–1906) |
Okupo | |
Okupo | politikisto ekonomikisto |
Imre Dréhr [drEr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Dréhr Imre János estis hungara bankisto, parlamentano, subministro. Lia nobela antaŭnomo estis nagyszentmiklósi [nadjsentmiklOŝi] ekde 1916.
Imre Dréhr[1] naskiĝis la 18-an de februaro 1889 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de februaro 1936 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Dréhr maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1906, poste li akiris ŝtatsciencan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1911. Post la diplomo li laboris en banko. Dum la Hungara Sovetrespubliko (1919) li forfuĝis. Reveninta li reorganizis la bankon kaj inter 1921-1925 li estis bankestro, ekde 1922 parlamenta deputito, ekde 1926 ankaŭ subministro. Lia kariero finiĝis en 1934, ĉar pro trompoj li estis kondamnita. Li mortigis sin, pli frue li edziĝis en 1918 kaj li ricevis la titolon ĉefkonsilisto, krome plurajn premiojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A munkahiány esetére szóló biztosítás (1926)
- Népjóléti és munkaügyi beruházások (1929)
- Dréhr Imre Nagyszentmiklósi Beszámolója (1930)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM52084;jsessionid=DD17556988463870544D8C74E4C3F940 hungarlingva datenaro de muzeo