Imre Hutás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Hutás
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1926 (1926-06-02)
en Miskolc
Morto 9-an de junio 2015 (2015-06-09) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Semmelweis
Okupo
Okupo universitata instruisto • kuracisto • pulmonologo • politikisto
vdr

Imre Hutás [hutAŝ] aŭ laŭ hungarlingve kutima nomordo Hutás Imre (naskiĝis la 2-an de junio 1926 en Miskolc, mortis la 9-an de junio 2015 en Budapeŝto)[1] estis hungara kuracisto, pulmonologo, profesoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Hutás abiturientis en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Universitato Semmelweis en 1951, sed dum la studentaj jaroj li ankaŭ laboris en hospitalo. Post siaj studoj li laboris en pulmonologia kliniko en Budapeŝto. Li akiris pulmonologian fakdiplomon en 1954. En la lernojaro 1960 li laboris en Germana Demokrata Respubliko. En 1963 li atingis la rangon ĉefkuracisto en hospitalo de Budapeŝto. Li aliĝis al Hungara Socialista Laborista Partio en 1966. Ekde 1970 li estis nomumita gvidanto de pulmonologia instituto, en 1976 universitata profesoro, eĉ katedrestro inter 1987 kaj 1996.

De 1978 ĝis 1984, li estis subministro pri Sano kaj ŝtatsekretario ĝis 1987. Li doktoriĝis en 1985.

Post lia ministeria kariero, li estis ĉefprofesoro ĉe SOTE, Departemento de pneŭmonologio de 1987 al 1996, kaj poste partoprenis en lingva edukado kaj trejnado en Hungario. (ref?)

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Klinikai légzésfunkciós diagnosztika (1967)
  • A tüdő megbetegedéseinek atlasza (1997)
  • Pulmonális és extrapulmonális tuberkulózis (2007)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Hungarlingva biografio