Imre Jeney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Jeney
Persona informo
Naskonomo Jeney Imre
Naskiĝo la  12-an de julio 1908(nun 1908-07-12)
en Hungario Nagyernye (Hungara reĝlando)
Morto 1996
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Imre Jeney [jenei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jeney Imre estis hungara reĝisoro, scenaristo. Lia familia nomvarianto estis Jenei.

Imre Jeney [1] naskiĝis la 12-an de julio 1908 en Hungara reĝlando en Nagyernye (nuntempa Ernei en Rumanio), li mortis en 1996 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Jeney frekventis hungaran kalvinanan kolegion en Târgu Mureș (jam en Rumanio), poste li studis arkitekton en Teknikuniversitato József de Budapeŝto. En 1931 li eklaboris kiel librotenisto en Budapeŝto. Post 4 jaroj li aliĝis al teknika trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), ekde 1938 al la hungara filma produktejo. Post kelkaj jaroj li estis vicreĝisoro, scenaristo, plej ofte li laboris kune kun István Békeffi. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li disidis kaj li vivis laŭvice en Vieno, Madrido, Zuriko, Ascona (1962), Munkeno (1968) kiel filmisto. Li hejmenvenis en 1972.

Liaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Férjet keresek (1940)
  • Balkezes Angyal (1941)
  • Egy asszony elindul (1956)
  • Mese a 12 találatról (1957)

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj (kiel asistanto)[redakti | redakti fonton]

  • Semmelweis (1940)
  • Fráter Loránt (1942)
  • Fiu vagy lány (1944)

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Négylovas hintó (1942, debuta reĝisoraĵo)
  • És a vakok látnak (1943, la fimo apartenas al plej signifaj hungaraj filmoj)
  • Gyarmat a föld alatt (1952, kunreĝisoro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]