Imre Lengyel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Lengyel
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1954 (1954-11-11) (69-jaraĝa)
en Mezőberény
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto • ekonomikisto
vdr

Imre Lengyel [lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lengyel Imre estis hungara matematikisto, ekonomikisto, altlerneja instruisto.

Imre Lengyel[1] naskiĝis la 11-an de novembro 1954 en Mezőberény.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Lengyel maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1973, poste li akiris matematikistan diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1979. Inter 1979-1984 li laboris en uzino pri ceramikaĵoj en Békéscsaba, sed laŭ vespera instruado li studis inter 1981-1986 en Ekonomia Universitato Károly Marx, krome en universitato en Szeged li doktoriĝis en 1983. Fine li akiris ankaŭ ekonomian diplomon (1986). Inter 1984-1985 li laboris same en Békéscsaba en ŝtata laborejo, inter 1986-1993 en akademia instituto. En 1994 li ekinstruis en altlernejo de Békéscsaba kiel docento kaj katedrestro. Post 3 jaroj li instruis en Universitato Attila József kun la sama rango, eĉ en 2000 profesoro kaj vicdekano, en 2004 institutestro. En tiu periodo li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio (1995), doktoriĝis ĉe la akademio (2005), tial li ricevis ankaŭ stipendion inter 1997-2000. Li habilitiĝis en Scienca Universitato de Szeged en 2003. Inter 2005-2009 li instruis en instituto de Universitato Reĝo Sankta Stefano. En la 2010-aj jaroj li instruas en staĝoj por doktoriĝo en pluraj universitatoj. Li ricevis premiojn inter 1997-2016. Li edziĝis en 1977, poste du filinoj naskiĝis.

Liaj disertaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • „A darabolási feladatok és a megoldásukra alkalmazott módszerek áttekintése” (1983)
  • „A lakossági megtakarítások és hitelek főbb regionális jellemzői Magyarországon” (1995)
  • „Régiók versenyképessége és gazdasági fejlődése Magyarországon” (2005)

Elektitaj publikaĵoj (libroj, ĉapitroj, studoj)[redakti | redakti fonton]

  • Development of local government finance in Hungary (1993)
  • Regionális gazdaságtan (2004)
  • Knowledge-based local economic development for enhancing competitiveness in lagging areas of Europe: The case of the University of Szeged (2009)
  • Regionális gazdaságfejlesztés (2010)
  • Térségek versenyképessége, intelligens szakosodása és újraiparosodása (2016)
  • Térségek növekedése és fejlődése: egészségipari és tudásalapú fejlesztési stratégiák (2018)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]