Mezőberény
Mezőberény | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Suda Ebenaĵo | ||
Departemento | Békés | ||
Distrikto | Békés | ||
Adreso | Kossuth tér 1
5650 Mezőberény |
||
Poŝtkodo | 5650 | ||
Telefona antaŭkodo | (+36) 66 | ||
Kodo laŭ KSH | 19628 | ||
Retpaĝaro | www.mezobereny.hu [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2014) | István Siklósi[1] (senpartia) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 345 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 93,88 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 47′ N, 21° 7′ O46.77944444444421.110277777778Koordinatoj: 46° 47′ N, 21° 7′ O | ||
Areo | 118,53 km² (11 853 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
|
|||
Alia projekto | |||
![]() |
|||
Mezőberény (mezOberenj, slovake Poľný Berinčok) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Békés.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 118,53 km²
- Loĝantaro: 10345 (stato: 2015)
- Poŝtkodo: 5650
- Telefonprefikso: 66
Geografio[redakti | redakti fonton]
Mezőberény situas sur ebenaĵo, Körös preterfluas, laŭ ĉefvojo Törökszentmiklós-Békéscsaba, laŭ fervojo Budapeŝto-Arad.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1347, tiam la vilaĝo nomiĝis simple Berény. La turkoj okupis ĝin en 1566, fine de la erao la komunumo senhomiĝis. En 1702 la forpelitaj hungaroj revenis, kiujn sekvis germanoj kaj slovakoj. Ili formis en la komunumo apartajn partojn, kiuj postrestis. Tie ekfunkciis en la departemento la unua gimnazio en 1802, kie poste Júlia Szendrey frekventis. En la setlejo vivis pentristo Soma Orlai Petrich, amiko kaj parenco de Petőfi. La poeto ofte gastigadis ĉe la pentristo. En 1858 la fervojo ektrafikis.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Urbodomo de Mezőberény
- luterana germana preĝejo (la turo estas 26 m-ojn alta) 1789
- slovaka luterana preĝejo (la turo estas 51 m-ojn alta) 1797
- hungaraj barokaj luteranaj preĝejoj 1804
- copfa kastelo de Wenckheim 1886
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Mezőberény naskiĝis:
- agronomo András Somos
- aktoro Ferenc Halmi
- apotekisto Béla Varságh
- kemiisto Béla Szilárd
- operkantisto Csaba Réti
- pentristoj Soma Orlai Petrich, Péter Bereznai kaj József Csabai-Wágner.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Mezőberény települési választás eredményei (hungare) (html). Országos Választási Iroda (2010-10-03). Alirita 2011-11-23.
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)