József Czakó (agronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Czakó
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1923 (1923-08-25)
en Mezőberény
Morto 10-an de aprilo 1990 (1990-04-10) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo terkultivisto • agronomo
vdr

József Czakó [jOĵef cakO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czakó József estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.

József Czakó[1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1923 en Mezőberény, li mortis la 4-an de aprilo 1990 (laŭ alia informo la mortotago estas la 10-a) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Czakó akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Debrecen), poste en agrikultura fakultato Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1944. Post siaj studoj li faris praktikajn laborojn en diversaj lokoj, ekde 1950 li laboris en esplora instituto. Li okupiĝis pri bovinoj kaj ties laktoj. En 1958 li doktoriĝis en Agronomia Universitato de Gödöllő kaj ekde 1967 li instruis en la sama loko. Li kandidatiĝis en 1967, doktoriĝis en 1975 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1965-1982.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Állattenyésztéstan (1964)
  • Borjúnevelési abc. (1967)
  • Gazdasági állatok viselkedése (1974, 1978)
  • Állattenyésztési kísérletek tervezése és értékelése (1982)
  • Etológia (kunaŭtoro, 1985)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]