Imre Ozorai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Ozorai
Persona informo
Naskiĝo en la fruaj 1500-aj jaroj
en Hungario Ozora (Hungara reĝlando)
Morto antaŭ ol 1550
en ?
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo luterana pastoro • Protestanta reformisto • teologa verkisto
vdr

Imre Ozorai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ozorai Imre estis hungara katolika pastro, franciskana monaĥo, pli poste unu el la unuaj protestantaj (luteranaj) pastroj.

Libro de Imre Ozorai

Imre Ozorai[1] naskiĝis en la fruaj 1500-aj jaroj en Ozora, li mortis antaŭ ol 1550 en nekonata loko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Ozorai lernis en sia naskiĝloko en la franciskana monaĥejo, kie li iĝis pasto kaj monaĥo. En 1530 li estis sendita plulerni al universitato de Krakovo, kie li ekkonis la protestantismon kaj forlasis la katolikismon. En la sekva jaro li studis jam en Wittenberg. Hejmenveninta li predikis en la regiono Suda Ebenaĵo. Lia libro en 1535 estis la unua hungara libro, kiu ne akceptis la katolikismon. Tiutempe en Hungarujo estis kaoso, parto de la lando komencis aparteni al la Osmana Imperio, tial pri vivo de Ozorai restis neniuj datenoj.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • De Christo, et ejus Ecclesia, Item de Antichristo, eiusque Ecclesia (1535, 1546)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]