Imre Pekár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre PEKÁR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pekár Imre estis hungara inĝeniero pri maŝinoj, inventisto, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1921). Lia nobela antaŭnomo estis rozsnyói [roĵnjOi]. Lia patro estis Gyula Pekár.

Imre Pekár pentrita de Gyula Benczúr

Imre Pekár [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1838 en Hungara reĝlando en Rozsnyó (nuntempa Rožňava en Slovakio). Li mortis la 12-an de julio 1923 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Pekár frekventis universitatojn en Vieno kaj Karlsruhe. Inter 18591863 li laboris en Anglio kaj Parizo, poste ĝis 1874 en muelejo en Debrecen li estis inspektoro. En 1876 li ricevis patenton pri ekzamenado de faruno. Tiu grava ekzamenado radikiĝis en la hungaran faklingvon kiel „pekározás”, poste france essai Pekár; germane pekarisieren, Pekár-Probe; ruse pribor Pekara, proba Pekara. En la 1890-aj jaroj li strebis por evoluo de haveno de Fiume. Li ricevis Honoran Legion.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Sajátszerű készülékek a különféle lisztneműek megvizsgálására és összehasonlítására : szabadalom (1876) - patento
  • Földünk búzája és lisztje a tudomány, a fogyasztó, a molnár és a termelő szempontjából (1881)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]