Imre Perényi (kanceliero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Perényi [perEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Perényi Imre estis hungara kanceliero, magnato, diplomato. Lia nobela antaŭnomo estis perényi.

Pri naskiĝo de Imre Perényi la datenoj mankas [1]. Li mortis en 1418.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Perényi ekde 1384 li lernis en universitato en Prago, sed tiutempa li jam apartenis al la reĝa kortumo. Post lernado li ricevis plej ofte diplomatiajn taskojn. En 1399 li batalis kontraŭ la moravoj, kie li vundiĝis. En 1403 dum la enlanda milito li apogis la reĝon, de kiu li poste ricevis bienojn. Inter 1404-1406 li havis la titolon sekreta kanceliero. En 1408 li aliĝis al kavalira ordeno, kie ariĝis la plej gravaj apogantoj de Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio). Li fondis monaĥejon, kie li estis entombigita. Li postlasis 2 filojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]