Inĝeniera teknologo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inĝeniera teknologoInĝenieristika teknologo estas specialisto (fakulo) dediĉita al la evoluo kaj efektivigo de ekzistanta teknologio ene de kampo de inĝenieriko. Inĝeniera teknologieduko estas pli aplikata ol la pli teoria scienc-bazita inĝenieristika gradeduko. Teknologoj ofte laboras kun inĝenieroj, foje kiel bazaj inĝenieroj,[1] pri vasta gamo de projektoj uzante bazajn inĝenieristikajn principojn kaj teknikajn kapablojn. Inĝenieraj teknologoj ankaŭ povas supozi ĉefadministrantarajn poziciojn en industrio aŭ iĝi entreprenistoj.

La laboro de teknologoj temas kutime pri la parto de la teknologia spektro plej proksima al produktoplibonigo, produktado, konstruo, kaj realigado de operaciajn funkciojn. Inĝenieristikaj teknologoj interkonsentas (laborkoincidas) kun la samaj temoj kiel inĝenieristiko, sed la scio estas pli praktika, kontraste al sole teoria scio. La matematiko kaj bazsciencoj, same kiel la teknikaj kursoj, en teknologiaj programoj estas instruitaj per pli da aplikoj kaj malpli teorio ol rilataj inĝenieristikaj kursoj. Inĝenieristikaj kursoj ankaŭ tipe postulas pli altan scinivelon de matematiko, same kiel de kalkulo kaj de kalkulbazita naturscienco[2] kaj de inĝenieristikaj sciencoj, kaj preparas studentojn por daŭrigi studojn kaj prezenti esploradon sur la diplomiĝinta nivelo. Inĝenieristikaj teknologiaj kursoj ĝenerale havas laboratoriojn asociitaj kun la kursoj kiuj postulas aplikatajn aŭ praktikajn aplikojn de la koncernaj temoj.

Internacie, la Sydney Accord estas interkonsento subskribita en 2001 agnoskante la akademian ekvivalentecon de kalkulataj inĝenieristikaj teknologiaj programoj en la subskribintaj landoj. En kelkaj landoj, nur tiuj individuoj kiuj studentiĝis ĉe kalkulata instruplano en inĝenieristika teknologio kaj havas signifan kvanton de labora sperto en sia regiono povas iĝi registritaj teknologoj. La rekono de teknologo povas esti en la formo de atestado aŭ profesia registrado.

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Electrical and Electronic Engineer. Occupational Outlook Handbook, 2012-13 Edition. Bureau of Labor Statistics, U.S. Department of Labor. Alirita 15a de Novembro 2014.
  2. Engineering vs. Engineering Technology. Abet,Inc,. Arkivita el la originalo je 2014-10-22. Alirita 15a de Novembro, 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-22. Alirita 2015-06-26.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]