Indian Railways

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indian Railways
nacia fervojo • fervoja firmao vd
Dum 8-a de majo 1845 - nekonata/nuntempe
Jura formo ŝtata entrepreno
Sidejo Nov-Delhio
Lando Barato
Dungitoj 1 230 000 (stato: 2019)
Posedata de Barato vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Fervoja mapo de Barato

La Hindaj Fervojoj (hindie भारतीय रेल, Bhāratīya Rail, angle Indian Railways) estas la ŝtata fervoja korporacio de Barato. Ĝi estis fondita en 1853 kaj administras la kvaran plej grandan nacian fervojan sistemon en la mondo laŭ grandeco. Ĝi havas totalan itinerlongon de 67,956 km en 2022.

La firmao estas ŝtata entrepreno kiu estas estrita de la Hinda Ministerio de Fervojoj.

La firmao havas monopolon pri fervoja trafiko en Barato kaj transportas proksimume 11 miliardojn da pasaĝeroj ĉiujare. En marto 2022, la frajtovolumeno estas proksimume 950 milionoj da tunoj jare [1]. Ĝi havas 114,500 km de relo, servita per la rulvaro kiu konsistis el pli ol 300,000 ŝarĝvagonoj , 85,000 pasaĝervagonoj kaj 13,000 lokomotivoj, kiuj servas preskaŭ 7 500 stacidomoj ĉiutage [2].

Trafiko plejparte okazas sur larĝŝpuro (1,676 mm), sed ankaŭ sur normala ŝpuro, metroŝpuro kaj mallarĝa ŝpuro (762 mm kaj 610 mm).

La Hindaj Fervojoj dungas pli ol unu milionoj da laboristoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Railways registers highest ever freight loading in FY 2021-22", Business Standard India, 2022-04-02.
  2. Indian Railways Year Book 2020–21. Arkivita el la originalo je 2022-11-14. Alirita 2023-07-29.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]