Inditex

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inditex estas granda hispana firmao kaj unu el la plej gravaj dediĉitaj al vestaĵoj. Ĝin konsistigas preskaŭ cent entreprenoj kiuj produktas, disvendas kaj dezajnas. Amancio Ortega estas la fondinto kaj nuna prezidanto de Inditex. Li ankaŭ estas la plej riĉa homo en Hispanio.

Inditex estras pli ol 3000 vendejojn tutmonde kaj havas markojn kiel [Zara], Massimo Dutti, Bershka, Oysho, Pull and Bear, Zara Home, Often kaj Stradivarius. La plejmulto da vendejoj apartenas rekte al Inditex, dum aliaj estas sendepentaj kiuj subskribis vendo-licencon. Ĉi tiu firmao estas multfoje prenita kiel modelo de efika administrado. Ĝi faras la tutan kreo-proceson de siaj vestaĵoj kaj disdonas ilin rapide, tial, ke ĝi adaptiĝas al la preferoj de la publiko.

La ĉefsidejo de Inditex situas en Arteixo, urbeto en Galegio en la norokcidenta parto de Hispanio. Tie granda parto de la varoj estas faritaj. Alia granda centro situas en Elche,konata urbeto en la provinco Alakanto.