Infana Tago (Japanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
vidu pri feriotago de aliaj landoj: Tago de la infano.
Koinobori4797.jpg
Koinobori: La nigra karpo (Magoi) ĉe la supro reprezentas la patron, la ruĝa karpo (Higoi) reprezentas la patrinon, kaj la lasta karpo reprezentas la infanon (tradicie filon), kun plia karpo aldonita por ĉiu posta infano kun koloro kaj pozicio indikante ilian relativan aĝon. [1]

Infana tago (japane こどもの日, Kodomo no Hi [2]) estas japana nacia feriotago kiu okazas ĉiujare la 5-an de majo kaj estas parto de la Ora Semajno. Ĝi estas tago decidita de la artikolo 2 de la leĝo pri nacia ferio ke la tago estas je kiu oni respektas personecon de infanoj, intencas ilian feliĉon kaj dankas al patrinoj[3]. La Japana registaro decidis en 1948 deklari ĝin nacia festo. Ekde antikvaj tempoj ĝi estis tago de festo en Japanio.

Celebrado[redakti | redakti fonton]

Tiun tagon, familioj levas la karpo-formitan koinobori flagon (karpo pro la ĉina legendo ke karpo kiu naĝas kontraŭflue fariĝas drako kaj la maniero kiel la flagoj kirletas en la vento aspektas kvazaŭ ili estas naĝantaj), kun unu karpo por la patro, unu por la patrino kaj po unu karpo por ĉiu infano (tradicie ĉiu filo). Familioj ankaŭ montras kintarō-pupon kutime rajdanta sur granda karpo kaj la tradicia japana militista kasko, kabuto, pro la tradicio kiu reprezentas ilin kiel simboloj de forto kaj vigleco.

Kintarō (金太郎?) estas la infanaĝa nomo de Sakata ne Kintoki , kiu estis heroo en la Heian periodo, subula samurajo de Minamoto no Raikou, kiu estis fama pro sia forto, kiam li estis infano. 

Mochi riz-kukoj envolvitaj en kaŝiŭa (kverko) folioj—kashiwa-mochi (moĉio farĉita per anno (ruĝa fabopasto) kaj ĉimaki (speco de "dolĉa rizopasto", envolvita en irisa aŭ bambua folio)—estas tradicie servita dum tiu ĉi tago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Perkins, Dorothy (1991). Encyclopedia of Japan: Japanese History and Culture, from Abacus to Zori. Facts on File. p. 46. (ISBN 9780816019342). altirita la 3-an de majo 2018.
  2. 国民の祝日に関する法律
  3. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj 国民の祝日に関する法律; $2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]