Infanrajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel infanrajtojn en la strikta senco oni nomas la rajtojn de infanoj kaj junuloj. Tutmonde fiksitaj ili estas en la UN-infanrajt-interkonsento, kiu estis akceptita la 20-an de Novembro 1989 de la Ĝenerala Kunveno de la Unuiĝintaj Nacioj. Nuntempe la interkonsento estas akceptata de plejmulto de la ŝtatoj de la mondo.

Mallonga formo

Mallonga formo de la infanrajt-interkonsento:

  • Principo 1

Vi havu ĉiujn rajtojn, kiuj estas en tiu ĉi deklaro, sendepende, de kie vi venas, kian haŭtkoloron vi havas, kian sekson vi havas, kian lingvon vi parolas, kian religion vi praktikas, kian opinion vi havas kaj ĉu vi estas riĉa aŭ malriĉa. Tiu validu por vi mem kaj por via familio.

  • Principo 2

Vi havas rajton al precipa protekto; la leĝo devas zorgi, ke vi povas evolui sana kaj en libereco. La leĝo konsideru, kio estas la plej bona por vi.

  • Principo 3

Vi havas rajton al nomo kaj ke vi apartenas al iu lando ekde via naskiĝo.

  • Principo 4

Vi havas rajton, adoleski sana. Pro tio vi kaj via patrino estu precipe protektataj, cetere patrino kaj infano estu konvenaj flegitaj antaŭ kaj post la naskiĝo. Vi havas rajton al sufiĉe da manĝaĵo, al loĝejo, al ripozo kaj al helpo de kuracisto, kiam vi bezonas ĝin.

  • Principo 5

Se vi estas handikapita korpe aŭ mense, vi ricevas specialan traktadon kaj edukadon kaj oni tiel zorgas por vi, kiel vi bezonas.

  • Principo 6

Vi bezonas amon kaj komprenemon de aliaj, por ke vi povas evolui bone. Se iel ajn eblas, vi adoleskas ĉe viaj gepatroj, se ne eblas, ĉiokaze en ĉirkauaĵo, kie vi ricevas simpation kaj kie vi estas sekura. Se vi ankoraŭ estas ege juna, oni ne rajtas dispartigi vin de via patrino, escepte, ke tio estas neevitebla. Publikaj oficoj devas zorgi precipe pri senfamiliaj kaj malriĉaj infanoj. La ŝtato subtenu per mono familiojn kun multaj infanoj.

  • Principo 7

Vi havas rajton, esti instruata en lernejo, almenaŭ en bazlernejo, kaj vi devas nenion pagi pro tio. La instruado ebligu al vi, evolui viajn kapablojn kaj vian prijuĝkapablon. Vi lernu, transpreni respondecon, por iĝi utila parto de la socio. Ĉiuj, kiuj respondecas pri via edukado, devas orientiĝi al tio, kio estas plej bona por vi. Pri tio devas plej unue zorgi viaj gepatroj.

  • Principo 8

En mizero aŭ danĝero vi ĉiam estu inter la plej unuaj, kiuj ricevu protekton kaj helpon.

  • Principo 9

Vi estu protektata kontraŭ malzorgado kaj neniu estu kruela al vi aŭ eluzu vin. Neniu rajtas uzi vin por iu komerco. Vi rajtas labori nur, kiam vi atingis certan aĝon. Oni ne rajtas devigi vin, fari agon, kiu damaĝas vian sanon aŭ malhelpas vian evoluon.

  • Principo 10

Neniu instigu vin, aliajn malglori pro iliaj eksteraĵo, origino, kulturo, religio aŭ pro aliaj cirkonstancoj. Vi estu edukata tiel, ke vi komprenu aliajn kaj amikadas kun homoj el aliaj kulturoj. Vi uzu viajn fortojn por la paco. Vi estu konvinkata, ke gravas, uzi siajn fortojn por aliaj.

Eksteraj ligiloj

Infanrajtoj en 24 lingvoj: http://web.archive.org/web/20121122192435/http://www.bmukk.gv.at/medienpool/22332/kinderrechte_gesamt.pdf (albana, angla, araba, bulgara, ĉeĉena, ĉeĥa, ĉina, franca, germana, hispana, hungara, itala, kroata, makedona, persa, pola, portugala, rumana, slovaka, turka k.a.)