Inger Nilsson
Karin Inger Monica NILSSON (naskita la 4-an de majo 1959 en Kisa) estas sveda aktorino.
Kiam ŝi aĝis 10, ŝi komencis sian aktoran karieron en la rolo de Pipi Ŝtrumpolonga, knabina figuro el infanlibroj de Astrid Lindgren, kun ruĝa peruko kaj survizaĝen pentritaj lentugoj. La unua filmo estis 13-parta televida serio reĝisorita de Olle Hellbom. En 1970 ŝi aktoris en du pliaj Pipi-filmoj de Hellbom kaj ankoraŭ en 1973 faris unu tian.
Ŝi kantis la kanton de la televidserio kaj de la filmoj en la sveda kaj finna. En la jaro 1978 ŝi registris sondiskon, sen venda sukceso.
Post siaj infanaj jaroj ŝi ne havis grandajn rolojn en teatro aŭ filmoj kaj ŝi preskaŭ ne laboris plu kiel aktorino en televido aŭ kino. En la unuaj jaroj de la 21-a jarcento ŝi laboras kiel kuracista sekretariino en Estokolmo[1]. Tamen, ŝi plu aktoradis dum tiuj jaroj. En 2000 la Sviso Xavier Koller donis al ŝi rolon en sia filmo Gripsholm, bazita sur romano de Kurt Tucholsky. De la jaro 2006, ŝi aktoris en du televidserioj kaj unu mallonga filmo.
Filmoj
- Pippi Långstrump, 1968-1970, serio en 13 partoj por televido (Pipi Ŝtrumpolonga).
- Pippi Långstrump, 1969, kineja filmo (Pipi Ŝtrumpolonga).
- Här kommer Pippi Långstrump, 1969 (Jen venas Pipi Ŝtrumpolonga).
- Pippi Långstrump på de sju haven, 1970 (Pipi Ŝtrumpolonga sur la sep maroj).
- På rymmen med Pippi Långstrump, 1970 (Pipi Ŝtrumpolonga forkuras).
- Kajsa Kavat, 1989, ŝi rolas kiel Juliana.
- Panik på kliniken, 1994, televida; kiel Jessica Werstén.
- Gripsholm, 2000, kiel s-ino Andersson.
- AK3 (Sveda televidserio), 2006, kiel Barbro.
- Der Kommissar und das Meer (Germana televiserio), 2006-2011, kiel Ewa.
- Numerologen (Sveda mallonga filmo), 2007, kiel Monika.
Premioj
Pippi gajnigis al ŝi plurajn premiojn:
- Moskva premio por ŝia ludado en Pipi Ŝtrumpolonga en 1969[2].
- Moskva premio de la Sovieta Filmakademio al ludado de internacia infana ĉefaktoro en 1971[2].
- Moskva premio pro ŝia ludado en Pipi Ŝtrumpolonga forkuras en 1971[2].
- La hispana premio Ora TP pro la plej populara rolulo en la jaro 1974[3]
Referencoj
- ↑ Laŭ ŝia biografio ĉe imdb.com kaj ankaŭ laŭ informo ĉe la sveda hd.se
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Datumbazo de la Sveda Filminstituto.
- ↑ Ora TP estas premio de la hispana gazeto pri televido Teleprograma. Videblas kovrilo kaj listo de gajnintoj de la jaro 1974 (anoncitaj en 1975) ĉe [1]. La premio ankaŭ estas menciita en imdb.