Seksneŭtrala lingvaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Inkluziva lingvaĵo)

Seksneŭtrala lingvaĵo (ankaŭ nomata inkluziva lingvaĵo) estas lingvaĵo, kiu aŭ ne mencias sekson, aŭ konsideras ĉiujn seksojn kaj atentigas pri ĉiuj eblecoj de sekso kaj de la leganto kaj de la priskribato.

Seksneŭtrala lingvaĵo[redakti | redakti fonton]

Plimulto da Esperantaj vortoj, indikantaj ulon, estas seksneŭtralaj:

1) Ĝeneralaj bestaj kaj homaj radikoj: besto, homo, infano, orfo, persono, birdo, fiŝo, insekto, reptilio, simio k.a.

2) La sufiksoj -an-, -estr- -id-, -ist- kaj -ul-.

3) Participoj kun O-finaĵo: ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito, ...oto.

4) Ĉiuj bestospecioj: ansero, araneo, bovo, ĉevalo, ezoko, formiko, hundo, kato, koko, leono, lupo, muŝo, pasero, zebro k.a.

5) Diversaj ne-familiaj homaj rilatoj: amiko, ĉefo, gasto, kamarado, kolego, membro, najbaro k.a.

6) Profesioj kaj diversaj homaj roloj: aktoro, fripono, geografo, heroo, kelnero, majstro, mastro, ministro, monarĥo, moŝto, nobelo, pasaĝero, redaktoro, samurajo, sekretario, sklavo, studento, ŝoforo, tajloro, turisto, viktimo k.a.

7) Militistoj: adjutanto, generalo, kapitano, kaporalo, kolonelo, leŭtenanto, oficiro, soldato k.a.

8) Diversaj religiuloj: pastro, bonzo, derviŝo, diakono, episkopo, imamo, kardinalo, katoliko, papo, rabeno k.a.

9) Gentoj, landanoj, rasoj k.s.: Anglo, Arabo, Ĉino, Japano, Ruso, Svedo, Apaĉo, Cigano, Judo, Lapono, Slavo, indiĝeno k.a.

Seksneŭtralaj novradikoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto ekzistas kelkdekoj da neseksneŭtralaj vortoj, ĝenerale viraj. Por tiuj vortoj venis proponoj de novaj vortoj seksneŭtralaj. Ĝis nun ili estas malofte uzataj, eĉ malofte konataj, kaj ne estas agnoskitaj de la Akademio.

Ekzemplo de neoficialaj seksneŭtralaj vortoj en Esperanto:

  • ri (riismo), vira hi kun neŭtrala li (hiismo), gi (giismo) aŭ ĝi (ĝiismo) – seksneŭtrale li/ŝi
  • parento – seksneŭtrale patr(in)o
  • eŝo – seksneŭtrale edz(in)o
  • fianceo – seksneŭtrale fianĉ(in)o
  • sahodo – seksneŭtrale frat(in)o
  • avuo – seksneŭtrale av(in)o
  • nepoto – seksneŭtrale nep(in)o
  • ĉaĉo – seksneŭtrale onkl(in)o
  • nievo – seksneŭtrale nev(in)o
  • kuzeno - seksneŭtrale kuz(in)o
  • anako – seksneŭtrale fil(in)o
  • kido – seksneŭtrale knab(in)o
  • viduo – seksneŭtrale vidv(in)o
  • sioro – seksneŭtrale sinjor(in)o

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]