Instituto Kinsey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto Kinsey
esplora institucio
Komenco 1947 vd
Lando(j) Usono vd
Fondinto(j) Alfred Kinsey vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Instituto Kinsey (plennomita angle The Kinsey Institute for Research in Sex, Gender, and Reproduction, ofte mallongigita The Kinsey Institute, antaŭ nomita Institute for Sex Research (akronime ISR)) estas scienca esplorinstituto dediĉita al "antaŭenigi interfakan esploradon kaj stipendion en la kampoj de homa sekseco, sekso, kaj reproduktado".

En 2016 la instituto kunfandiĝis kun Indiania Universitato, "abolicianta la sendependan korporaciigon absolute kaj tute [1] [2].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La personaro de la instituto en 1953. Dua direktoro Paul Gebhard estas sidita sur la supraj sjtuparoj, dua maldekstre

La instituto estis fondita kiel la Instituto por Seksesploro en Indiania Universitato en 1947 fare de Alfred Kinsey, kiu tiam estis entomologo kaj zoologo ĉe IU. Ĝia origina celo estis studi seksecon kaj seksan konduton en homoj. La instituton apogis la universitato, la fondaĵo Rockefeller (ĝis 1954) kaj la Nacia Esplora Konsilio.

En 1948 kaj 1953, la Instituto publikigis du monografiojn pri homa sekseco, ĝenerale konataj kiel la Kinsey Reports. Ekde tiam, la instituto, la raportoj kaj Kinsey estis kontestataj, parte pro informoj sugestante ke la materialo originas de kontrolitaj specimenoj anstataŭe de hazardaj. Inter la taskoj de la instituto estas konservi la bazan materialon por la Kinsey-raportoj kaj postaj publikaĵoj kaj disponigi la materialon por nova esplorado konservante privatecon [3].

Laŭ ĝiaj statutoj, ĝia misio estas "antaŭenigi la studon de homa sekseco, kaj laŭ sano kaj laŭ scio, sur tutmonda nivelo" [4]. Ĉi tiu centro, agnoskita kiel publika utilo fare de UN, havas grandan bibliotekon kaj unu el la plej grandaj datumbazoj pri ĉi tiuj aferoj. Ĝi helpas trejni esploristojn, organizas konferencojn kaj subtenas multajn verkojn kaj publikaĵojn. La Kinsey Institute precipe produktas ĉiujarajn studojn titolitajn Singles in America (Gefraŭloj en Usono).

En aprilo 2014, la Instituto Kinsey akiras "specialan konsultiĝan statuson" ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.

La instituto ankaŭ havas artan galerion, kiu estas alirebla al la publiko kaj gastigas varion de ekspozicioj ĉiu jaro [5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pomeroy, Wardell B.. (1972) Dr. Kinsey and the Institute for Sex Research. New York: Harper & Row.
  2. Allen, Judith. (2017) The Kinsey Institute: The First Seventy Years. Indiana University Press. ISBN 978-0-253-03023-8.
  3. Gathorne-Hardy, Jonathon. Sex the Measure of All Things : A Life of Alfred C. Kinsey. Bloomington: Indiana University Press, 2000. Print.; 249
  4. Misio (angle). The Kinsey Institute for Research in Sex, Gender, and Reproduction, Inc. Arkivita el la originalo je 15 August 2011. Alirita 8 September 2011.
  5. kinseyinstitutegallery.com. kinseyinstitutegallery.com. Alirita 2014-04-15.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "Peek – Photographs from the Kinsey Institute" (ISBN 1-892041-35-9)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]