Instituto Spirito kaj Vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto Spirito kaj Vivo
La Dalai-Lamao kun sciencistoj en Dharamsala en 2013
La Dalai-Lamao kun sciencistoj en Dharamsala en 2013
organizaĵo
Dum 1990 –
Tipo asocio
Fondodato 1990
Sidejo Flago-de-Usono.svg Usono - Boulder (Kolorado)
Lando Usono
Estr(ar)o Susan Bauer-Wu
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Instituto Spirito kaj Vivo (angle: Mind and Life Institute) estas asocio fondita en Usono en 1990 de Francisco Varela (neŭrobologiisto), R. Adam Engle (advocato) kaj de la 14-a Dalai-lamao Tenzin Gyatso. Ĝi celas esplori la rilatojn inter scienco kaj budhismo kiel metodaroj por la komprenado de la realeco.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Tenzin Gyatso kaj Francisco Varela renkontiĝis en 1983 dum prelego pri konscienceco. Ili havis poste plurajn diskutadojn, kaj la Dalai-Lamao fine gastigis lin unu semajnon en Dharamsala. Helpe de R. Adam Engle, ili ripetis trifoje la diskutadan semajnon, gastiginte aliajn sciencistojn, kaj finfine decidis krei asocion por pludaŭrigi la kontaktojn.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La instituto celas asocii la sciencan metodaron kaj kontemplemajn saĝecojn por pli bone kompreni la funkciadon de la spirito. La statusoj ankaŭ precizigas la hipotezon, ke ĉi-tiu pli bona kompreno povas kaŭzi pozitivajn sociajn ŝanĝojn. Krom la uzado de kognosciencoj por kompreni la spiriton de meditantoj, la instituto interesiĝas al aliaj ŝanĝitaj statoj de konscienco, ekz. la ŝamanisma tranco[1].
La valoroj de la instituto estas: kompatemo, honesteco, scivolemo, inkluzivigemo, plejboneco.

La usona fizikisto kaj budhista monaho Barry Kerzin partoprenante al esploro de kontemplemaj kognosciencoj pri meditaj spertuloj pere de EEG, kadre de la Instituto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angle) Michael J. Hove, Johannes Stelzer, Till Nierhaus et Sabrina D. Thiel, « Brain Network Reconfiguration and Perceptual Decoupling During an Absorptive State of Consciousness », Cerebral Cortex, vol. 26, N° 7,‎ 1-a de julio 2016, p. 3116–3124 (ISSN 1047-3211, COI 10.1093/cercor/bhv137, legi rete arkivo, konsultita la 20-an de januaro 2020.