Instituto Stephen Roth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto Stephen Roth
esplora institucio
Komenco 1991 vd
Geografia situo 32° 6′ 44″ N, 34° 48′ 17″ O (mapo)32.112134.8048Koordinatoj: 32° 6′ 44″ N, 34° 48′ 17″ O (mapo)
Lando(j) Israelo vd
Situo Tel-Avivo
Instituto Stephen Roth (Centra distrikto de Israelo)
Instituto Stephen Roth (Centra distrikto de Israelo)
DEC
Instituto Stephen Roth
Instituto Stephen Roth
Lokigo de Centra distrikto de Israelo en Israelo
Map
Instituto Stephen Roth
Agareo

antisemitismo

Fondinto(j) Dina Porat vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Instituto Stephen Roth, plennomata Instituto Stephen Roth por la Studo de Nuntempa Antisemitismo kaj Rasismo (hebree מכון סטפן רוט לחקר אנטישמיות וגזענות בת זמננו, angle Stephen Roth Institute for the Study of Contemporary Antisemitism and Racism) estas, kiel diras ĝia plena nomo, esplorinstituto por la studo de nuntempa antisemitismo kaj rasismo de Universitato de Tel-Avivo en Israelo [1].

Ĝi kolektas kaj disponigas informojn pri manifestiĝoj kaj teorioj de antisemitismo kaj rasismo. La ĉefa agado de la instituto estas la socia kaj politika ekspluato de tiuj fenomenoj en la periodo post la fino de la Dua Mondmilito kaj la influo de la historia fono sur ili. Ĝi ankaŭ servas kiel informrimedo, forumo por scienca diskuto, kaj scienca fundamento por promocio de esplorado pri temoj ligitaj al antisemitaj kaj rasismaj teorioj kaj manifestiĝoj.

La Instituto estas loĝigita en la Fakultato de Filozofia en Tel-Aviva Universitato kaj estas aligita kun la Wiener Biblioteko por Nazismaj kaj Holokaŭsto-Studoj en Tel-Avivo, kiu enhavas unu el la plej riĉaj kolektoj en la mondo de dokumentoj ligitaj al faŝismaj kaj antisemitaj registaroj kaj movadoj.

La instituto estas malfermita al vizitantoj kaj konservas kunlaborojn kun eksterlandaj universitatoj kaj esplorinstitutoj.

Agado[redakti | redakti fonton]

  • La prizorgado de aŭtoritata kaj libere alirebla datumbazo por la tutmonda registrado de antisemitaj okazaĵoj.
  • La organizo de akademiaj konferencoj por prezenti esplorraportojn kaj diskuti individuajn temojn - kaj sendepende kaj kunlabore kun eksterlandaj universitatoj.
  • La publikigo de ĉiujara superrigardo de antisemitaj okazaĵoj kaj tendencoj ĉirkaŭ la mondo.
  • La publikigo de temo-rilataj detalaj studoj.
  • La efektivigo de respondaj esplorprojektoj per interfaka kunlaboro kun aliaj institutoj en la universitato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stephen Roth Institute for the Study of Contemporary Anti-Semitism and Racism. European Shoah Legacy Institute. Arkivita el la originalo je 3 February 2014. Alirita 25 January 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]