Instituto por Palestinaj Studoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto por Palestinaj Studoj
esplora institucio • eldonejo
Komenco 1963 vd
Geografia situo 33° 53′ 12″ N, 35° 29′ 8″ O (mapo)33.88669444444435.485555555556Koordinatoj: 33° 53′ 12″ N, 35° 29′ 8″ O (mapo)
Lando(j) Libano vd
Situo Bejruto
Instituto por Palestinaj Studoj (Bejruto)
Instituto por Palestinaj Studoj (Bejruto)
DEC
Instituto por Palestinaj Studoj
Instituto por Palestinaj Studoj
Map
Instituto por Palestinaj Studoj
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Instituto por Palestinaj Studoj (IPS) estas la plej malnova sendependa neprofitocela publika servo-esplorinstituto en la araba mondo. Ĝi estis establita kaj formita en Bejruto, Libano, en 1963 kaj de tiam servis kiel modelo por aliaj tiaj institutoj en la regiono[1]. Ĝi estas la sola instituto en la mondo, kiu okupiĝas nur pri analizado kaj dokumentado de palestinaj aferoj kaj la araba-israela konflikto. Ĝi ankaŭ eldonas sciencajn ĵurnalojn kaj eldonis pli ol 600 librojn, monografiojn kaj dokumentajn kolektojn en la angla, araba kaj franca, same kiel ĝiaj famaj trimonataj akademiaj ĵurnaloj: Journal of Palestine Studies, Jerusalem Quarterly, kaj Majallat al-Dirasat al-Filistiniyyah. La Biblioteko de IPS en Bejruto estas la plej granda en la araba mondo specialiĝanta pri palestinaj aferoj, la araba-israela konflikto kaj judismo.

Ĝin gvidas estraro de kuratoraroj konsistanta el ĉirkaŭ kvardek erudiciuloj, komercistoj kaj publikaj personoj reprezentantaj preskaŭ ĉiujn arabajn landojn. La Instituto nuntempe ĵavas siajn oficejojn en Bejruto, Parizo, Vaŝingtono kaj Ramalaho[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2008) The Arab-Israeli Conflict: The 1948 War. Rosen Publishing Group, p. 92. ISBN 1404218424.
  2. Resources. Center for Palestine Studies, Columbia University (2an de decembro 1977). Alirita 8an de februaro 2014.