Insulo Gabriola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Gabriola
insulosetlejo [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj49° 9′ N, 123° 44′ U (mapo)49.15-123.733Koordinatoj: 49° 9′ N, 123° 44′ U (mapo)

Longo14 km (9 mi)
Larĝo4,2 km (3 mi)
Areo57,6 km² (5 760 ha) [+]
Loĝantaro4 050 [+]

Insulo Gabriola (Brita Kolumbio)
Insulo Gabriola (Brita Kolumbio)
DEC
Insulo Gabriola
Insulo Gabriola

Insulo Gabriola (Kanado)
Insulo Gabriola (Kanado)
DEC
Insulo Gabriola
Insulo Gabriola
Map
Insulo Gabriola
Vikimedia Komunejo:  Gabriola Island [+]
vdr

Insulo Gabriola (49° 9' N, 123° 47' U Mapo) estas insulo en Regiona Distrikto Nanaimo inter la ĉeftera marbordo de Brita Kolumbio kaj Vankuvera Insulo. Ĝi estas proksimume 14 km-ojn longa kaj 4,2 km-ojn larĝa kun areo de 57,6 km2 and 3.522 loĝantoj (laŭ censo de 2001). Pramŝipo por transportado de homoj kaj aŭtoj kursadas inter la Insulo kaj Nanaimo, proksima urbo sur Vankuvera Insulo. Daŭras nur 20 minutojn por transpasi de unu loko al la alia kaj multaj homoj navetas per la pramŝipo ĉar la plimulto de la gabriolinsulanoj laboras en Nanaimo, kaj junuloj loĝantaj sur Insulo Gabriolo devas veturi al Nanaimo por frekventi mezlernejon. Multaj artistoj kaj artlaboristoj loĝas sur Insulo Gabriola kaj la insulo famiĝas pro sia gvidata rondvojaĝo de atelieroj kaj galieroj kiu estas la plej granda tiuspeca rondvojaĝo en la Pacifika Nordokcidento. Krome, sur Insulo Gabriola loĝas multaj muzikistoj, kantistoj, kaj aktoroj, tiel ke ĝi povas gastigi la Muzikfestivalon de la Danculo (angle: Dancing Man Music Festival) ĉiun aprilon. La Insulo Gabriola ankaŭ estas konata pro siaj petroglifoj - indiĝenaj artaĵoj skrapitaj en la sabloŝtono de la insulo; iuj el ili estas eĉ 2000 jarojn malnovaj laŭ antropologoj. Sur Insulo Gabriola troveblas la galerioj Malaspina, granda formaĵo de sabloŝtono kiu aspektas kiel marondo; ili prenas sian nomon laŭ la hispana esploristo Alejandro Malaspina.

Insulo Gabriola estas parto de la Regiona Distrikto Nanaimo kaj havas fortan ligiĝon kun la urbo Nanaimo, same kiel Lantzville, Cedar, Suda Wellington, kaj Extension. Insulanoj nomas Insulon Gabriola "Gabe" kaj Vankuveran Insulon "La Insulo".

Sur Insulo Gabriola estas Camp Miriam, somerkampadejo de la juda junularmovado Habonim Dror; ĝi funkcias de la fino de junio ĝis la fino de aŭgusto ĉiu-jare.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]