Insulo La Torre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas
Insulo La Torre
Insulo, vidita de la strando Bikinis en Santandero.
Insulo, vidita de la strando Bikinis en Santandero.
insulo
Akvejo Golfo de Santandero
Geografia situo 43° 28′ N, 3° 46′ U (mapo)43.465327777778-3.7710416666667Koordinatoj: 43° 28′ N, 3° 46′ U (mapo) f1
Insulo La Torre (Kantabrio)
Insulo La Torre (Kantabrio)
DEC
Insulo La Torre
Insulo La Torre

Map

Loĝantaro (neloĝata)
vdr

La insulo La Torre (hispane Isla de la Torre, insulo de la turo) estas malgranda insulo en la Golfo de Santandero, en la urbo Santandero, en Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi situas antaŭ la strando Bikinis, kun kiu ĝi konektiĝas dum sizigiaj tajdoj per rokstrio en la nordoriento de la insulo.[1]

La areo de la insulo estas nur iomete pli granda ol duono da hektaro, sed ĉar ĝi estas tre proksima de la marbordo kaj oni povas vidi ĝin tre bone ekde la urbo. Ĝi estas ebena kaj ĉe la rokoj estas malgranda strando. En la plej ampleksa parto estas konstruaĵo de la Kantabra Lernejo de Naŭtikaj Sportoj, kiu havas larĝan kajon. Apud la insulo estas la insulo Horadada, kiu estas tre malgranda sed tre konata pro tio, ke ĝi legende estas tre ligita al la historio de la urbo Santandero.

En pluraj mapoj la insulo La Torre aperas sub nomo insulo Los Ratones,[2] kiu estas alia insuleto antaŭ la vilaĝo Elecha, en la proksima municipo Marina de Cudeyo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1700, dum la Milito de hispana sukcedo[3] oni konstruis artilerian fortikaĵon en la insulo por protekti la urbon malhelpante eniron de malamikaj ŝipoj. La konstruaĵo, kiun uzas la naŭtika lernejo, estis konstruita en la 1930-aj jaroj, dum la Dua Hispana Respubliko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]