Insulo Moruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Insulo Moruo
Insulo Moruo
Insulo Moruo
Situo Suda pacifiko
Geografia situo 46° 47′ 0″ S, 167° 38′ 0″ O-46.783333333333167.63333333333249Koordinatoj: 46° 47′ 0″ S, 167° 38′ 0″ O
Insulo Moruo (Nov-Zelando)
DEC
Insulo Moruo
Areo 14 km²
Plej alta loko 249 m
Loĝantaro (neloĝata)
Mapo de Stewart-insulo, sur kiu maldekstre videblas Insulo Moruo
Mapo de Stewart-insulo, sur kiu maldekstre videblas Insulo Moruo
v  d  r
Information icon.svg
La malgranda Insulo Moruo estas hejmo de ĉirkaŭ la duono de la tutmondaj restantaj kakapoj.

La Insulo Moruo, en angla Codfish Island kaj Whenua Hou en maoria, estas malgranda insulo kun areo de 14 km² situanta okcidente de la Stewart-insulo en suda Novzelando. Ĝi atingas alton de 249 m proksime de la suda marbordo. La angla nomo aludas al la endemia blua moruo aŭ rawaru / pakirikiri, Parapercis colias, kiu estas fiŝkaptata komerce en ĉirkaŭaj akvoj per kaptado en ujoj enhavantaj allogaĵojn. La nomo Whenua Hou signifas "nova tero" en maoria.[1]

Naturo[redakti | redakti fonton]

Post la formorto de posumoj kaj vekaraloj, la insulo Moruo estas senpredanta birdorezervejo kaj la lokokerno de la rekuperaj klopodoj por la Kakapo. Ĝi enhavas la majoritaton de la reproduktaj populacioj de la draste endanĝerita Kakapo. Ĝi estas hejmo ankaŭ de la Mistacinedoj aŭ Sudaj mallongvostaj vespertoj, Kakoj, Filikobirdoj, Ruĝkrona kaj Flavkrona psitakoj, Blua pingveneto, Pacifika brovanaso kaj la jŭsa enmetita populacio de Flavkapuloj (Mohua). La insulo estis identigita kiel Grava Birdareo fare de BirdLife International pro ties gravo kiel reprodukta loko por kelkaj specioj de marbirdoj, inklude tiujn de la Fjorda kaj la Flavokula pingvenoj, kaj la Makulpetrelo, la Kukpetrelo kaj la Sudgeorgia merĝopetrelo.[2]

Aliro[redakti | redakti fonton]

La insulo estas vizitata de sciencaj fakuloj kaj de kampolaboristoj de la Departamento de Konservado kun volontuloj taske de konservoprogramoj. La ununura kabano situantas ĉe la golfo Sealer (fokisto) nordoriente, kun aliro per malpeza aviadilo aŭ helikoptero. La insulo estas fermita al hazardaj vizitantoj kaj senpermesa surteriĝo estas malpermesata.

46°47′S 167°38′E  /  46.783°S, 167.633°O / -46.783; 167.633 (Insulo Moruo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Te Kohanga Ote Whenua Hou, pers comm
  2. BirdLife International. (2012). Important Bird Areas factsheet: Codfish Island. Downloaded from http://www.birdlife.org on 2012-01-31.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]