Integra katolika lernejo en Nitra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Integra katolika lernejo en Nitra
Situo
Ŝtato Slovakio
Koordinatoj 48° 18′ 46″ N, 18° 5′ 9″ O (mapo)48.31267318.085706Koordinatoj: 48° 18′ 46″ N, 18° 5′ 9″ O (mapo)
Integra katolika lernejo en Nitra (Regiono Nitra)
Integra katolika lernejo en Nitra (Regiono Nitra)
DEC
Integra katolika lernejo en Nitra
Integra katolika lernejo en Nitra
Situo de Integra katolika lernejo en Nitra

Map

vdr
Redaktado de Integra katolika lernejo en Nitra

Integra katolika lernejo en Nitra estas komplekso de konstruaĵoj de Gimnazio de sanktaj Cirilo kaj Metodo, Elementa lernejo de sanktaj Svorad (Zoerardus) kaj Benedikto kaj Preĝejo de Vizito de Maria, kies sidejoj estas en la paroĥa (Farská) strato en Nitra. Origine memstaraj lernejoj post decido de la episkopa ofico en Nitra kuniĝis en Integra katolika lernejo celante pli efike utiligi financojn.

La lernejo estis fondita en 1991 fare de la episkopa ofico en Nitra. Nuntempe vizitas ĝin ĉirkaŭ 600 lernantoj en 17 klasoj. El vidpunkto de klerigado ĝi estis plene komparebla kun ŝtataj gimnazioj, kion atestas rezultoj de la pilota testado Monitor dum pasintaj jaroj, konkludoj de kompleksa ŝtata inspektado kaj nelaste eniro de abiturientoj en universitatojn enlande kaj eksterlande, kie la sukceso tangas inter 80-90 %.

Granda avantaĝo estas propra interneulejo kun manĝejo, kiu liveras al la internuloj la tuttagan manĝadon.

Gimnazio estas ekipita per komputila klasĉambro, per rekonstruitaj fizikaj kaj kemiaj laboratorioj. Ĝi estas fama pro sia eksterlerneja aktivado, kiu rilatas la valorskalan konvinkon de la studentoj kaj de la fondinto. La gimnaziejo estis ligita kun Preĝejo de Vizito de Maria kaj ene de la komplekso troviĝas ankaŭ la Elementa lernejo de sanktaj Svorad (Zoerardus) kaj Benedikto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]