Saltu al enhavo

Integra teorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Integra teoriointegra filozofio estas mondkoncepto, kiu celas evoluigi ampleksan, ekvilibran kaj holisman rigardon al la homo kaj la mondo. Tiucele ĝi klopodas integri antikvajn, modernajn kaj postmodernajn mondrigardojn, okcidentan kaj orientan filozofion, spiritecon kaj sciencan pensadon.

Pioniroj de integra teorio estis i.a. Sri Aŭrobindo kaj Jean Gebser. Ĝia ĉefa reprezentanto fariĝis Ken Wilber.

Elementoj

[redakti | redakti fonton]

La integra teorio de Ken Wilber rekonas 5 elementojn:

  • kvadrantoj
  • niveloj
  • linioj
  • statoj
  • tipoj

Kvadrantoj

[redakti | redakti fonton]

Integra teorio rekonas 4 ĉefajn dimensiojn, aŭ perspektivojn. Ilia grafika reprezentaĵo estas spaco dividita al 4 partoj per kruco. Ili estas:

  • supra maldekstra (angle: Upper Left, mallongigo UL)
    • individua, subjektiva ("mio")
  • supra dekstra (angle: Upper Right, mallongigo UR)
    • individua, objektiva ("ĝio")
  • suba maldekstra (angle: Lower Left, mallongigo LL)
    • kolektiva, subjektiva ("nio")
  • suba dekstra (angle: Lower Right, mallongigo LR)
    • kolektiva, objektiva ("ĝiaro")

Laŭ integra teorio, la homa konscio evoluas laŭ ŝtupoj:

  1. egocentrismo
  2. etnocentrismo
  3. mondcentrismo

Super tiuj tri niveloj troviĝas la integra nivelo. Homo, kiu atingis ĝin, trovas ankaŭ en la malpli altaj niveloj ion pozitivan kaj rigardas ĉiujn erojn de la materia kaj spirita mondo kiel interplektitan reton.

La holarkion egocentrismo - etnocentrismo - mondcentrismo - integra mondrigardo prezentas pli detale - kaj kun pli multaj ŝtupoj - la spirala dinamiko.

Integra movado

[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ integra teorio formiĝis iom nebule formulita socia movado.

La integra movado celas, ke homoj atingu - i.a. pere de meditado - pli profundan konscion kaj pli altan nivelon de evoluo. Tiamaniere ĝi volas malfermi novajn resursojn por solvi tutmondajn problemojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • H. Lasarcyk: Salto de la konscio. Kiel integrale orientigita rigardo al la mondo ŝanĝas nian vivon. Enkonduko. tradukis Klaus Friese (www.verkoj.com)