Spirala dinamiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
9 niveloj de spirala dinamiko (germane)

Spirala dinamiko (angle: Spiral Dynamics) estas teorio de evoluo de homa psiko, kiu funkcias kaj individue kaj kolektive. Ĝi baziĝas je modelo de Clare W. Graves kaj sub la nomo "Spiral Dynamics" publikiĝis en 1996 per la libro Spiral Dynamics: Mastering Values, Leadership, and Change de Don Beck kaj Chris Cowan.

Niveloj de homa konscio[redakti | redakti fonton]

Laŭ spirala dinamiko, la homa evoluo trairas plurajn nivelojn, de kiuj la unuaj 8 estas jam konataj kaj priskribitaj. La teorio antaŭvidas elaperon de novaj niveloj konsekvence de ŝanĝotaj viv-kondiĉoj.

Clare W. Graves, la origina esploristo, signis la nivelojn kaj viv-kondiĉojn per literparo kaj donis al ili priskriban nomon. Sekvaj esploristoj markis la nivelojn per koloroj. La koloroj en la modelo havas neniun internan signifon.

1a tavolo[redakti | redakti fonton]

Unuaj 6 niveloj estas grupigitaj en la 1a tavolo. Iasence, sed ne precize, ili similas al la unuaj 4 niveloj la piramido de bezonoj laŭ Maslov - malsufiĉo-niveloj.

1a flavgriza[redakti | redakti fonton]

  • arkaika, instinkta, celanta postvivi (plej gravas nutraĵo, akvo, varmeco, seksumado kaj sekureco)
  • ekde ĉirkaŭ 100 000 a.K.

2a purpura[redakti | redakti fonton]

3a ruĝa[redakti | redakti fonton]

  • egocentraj-ekspluataj potencaj diaĵoj
  • ekde 7000 a.K.

4a blua[redakti | redakti fonton]

5a oranĝa[redakti | redakti fonton]

  • multfaceta, efika, scienca, strategia
  • ekde 1700 p.K. (600 p.K. laŭ Graves kaj Calhoun)

6a verda[redakti | redakti fonton]

2a tavolo[redakti | redakti fonton]

La 7a kaj la 8a niveloj apartenas al la 2a tavolo. La sistemo estas supre malferma, do la modelo antaŭvidas elaperon de pluaj niveloj. Tamen, dume mankas sufiĉa evidenco por klare priskribi ilin.

Graves priskribis transiron de la 6a verda nivelo al la 7a flava kiel “gravega salto”, la tempo kiam persono malpli similas al besto kaj iĝas vere homo.[1]

7a flava[redakti | redakti fonton]

  • integriĝa - evitanta damaĝon al aliuloj por ke ĉia vivo profitu
  • ekde ĉirkaŭ 1950

8a turkisa[redakti | redakti fonton]

  • holisma - multaj niveloj interplektitaj al konscia sistemo, samtempe oferema kaj serĉanta propran profiton
  • ekde ĉirkaŭ 1970

9a koralkolora[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝo[redakti | redakti fonton]

Spirala dinamiko malkovris aron da kondiĉoj, kiuj devas esti plenumitaj por grandaj ŝanĝoj. Por malgrandaj ŝanĝoj sufiĉas plenumo de nur kelkaj el ili.[2]

  1. eblo en menso / cerbo: krom ĉe homoj kun fizike damaĝita cerbo, ofte ĉeestas eblo por ŝanĝo (eĉ se ne volo), tamen nur minimuma ĉe mensfermaj homoj;
  2. solvoj de ĉiuj gravaj antaŭaj kaj nuntempaj problemoj: tiuj solvoj ne nepre devas esti plenaj kaj eternaj, sed almenaŭ sufiĉaj por ne bari;
  3. disonanco kaj necerteco: la sento, ke “io malbonas”, tamen sen troa ĥaoso kiu ŝanceligus fundamentojn;
  4. barieroj identigitaj kaj supervenkitaj: kutime unue konsiderataj esti parto de ekstera mondo, sekve identigitaj en sia propra menso kaj fine forigitaj; sekvas rekonstruo de nova fundamento;
  5. enrigardo kaj alternativoj: kompreno kio kaj kial malfunkciis pasintece, kaj kiuj rimedoj disponeblas nun por pli bona funkciado;
  6. konsolidiĝo kaj subteno: kutime grupo de homoj, organiza sistemo kpt, kiu helpas navigi novan teritorion sekure.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Graves, Clare W. (1974). “Human Nature Prepares for a Momentous Leap”, The Futurist, p. 72–87. 
  2. 2,0 2,1 Beck, Cowan, p. 71-85

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Beck, Don Edward; COWAN, Christopher C.. [1996-05-08] Spiral Dynamics: Mastering Values, Leadership and Change. Blackwell Publishing. ISBN 978-1557869401.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]