Inteligenta urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Singapuro
Inteligentaj urboj.estas ankaŭ kreivaj urboj.

Inteligenta urbo (angle:Smart City) estas urbo kie informa teknologio kaj la Interreto de la aĵoj estos uzata por mastrumi kaj kontroli la urbon. Ĉi tio koncernas kaj la administradon kaj la instalaĵojn kiel bibliotekojn, hospitalojn, la transportosistemon kaj utilajn publikajn servojn. La celo de inteligenta urbo estas plibonigi la vivokvaliton per pli efika organizado de la urbo kaj malpliigante la distancon inter la loĝantoj kaj la administracio. Ĉiuj partoj de la urbo estas konektitaj per reto de sensiloj, interreto kaj altteknologiaj aparatoj kun la Interreto de aĵoj kiel la motoro. Ĉi tio ne nur ebligas pli bonan mastrumadon, sed ankaŭ permesas al la urbestraro observi la loĝantojn, kio ankaŭ estas la malavantaĝo de la inteligenta urbo.

Origino[redakti | redakti fonton]

La koncepto estis kreita de la teknologia industrio. Ĉar urboj estas la radiko de ekonomia disvolviĝo kaj ĉi tio kombinata kun la teknologia revolucio, la inteligenta urbo estas mino de oro.

Utopio kaj distopio samtempe[redakti | redakti fonton]

Inteligenta urbo havas multajn avantaĝojn, sed ankaŭ ekzistas malavantaĝoj. Urbo en kiu ĉio estas konektita sonas bone. Sed ĉu ĝi etike pravigas meti potencon ĉe kelkaj teknologiaj kompanioj? Ĉi tio estas ofta demando en la amaskomunikiloj. Inteligenta urbo taŭgas por ekonomio kaj povas plifaciligi la vivon, sed ĝi estas ankaŭ utopio kaj povas transformiĝi en distopio pro la fakto ke homoj sentos ke ili loĝas en socio de kompleta gvatado. Estas malsamaj opinioj pri ĉi tiu afero.

Alternativaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj ne-registaraj organizaĵoj el la movado pri ciferecaj rajtoj kritikis la koncepton de inteligentaj urboj kaj proponis alternativajn konceptojn kiel malfermitaj urbojdividitaj urboj. En tiaj konceptoj ofte la urboj malfermas la datumojn de la inteligenta urbo por neŝtataj kaj nekomercaj grupoj tielmaniere ebligas krei liberan solvojn kiuj ne estas kontrolitaj de ŝtatoj aŭ firmaoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La plej fama ekzemplo je tutmonda skalo estas Singapuro, kiu volas fariĝi la unua inteligenta nacio de la mondo. Altaj atendoj kaj sennombraj investoj devas krei novan urban ŝtaton, en kiu ĉio estas interkonektita. Ankaŭ Amsterdamo, Bristolo kaj Barcelono plene okupiĝas pri kreado de inteligenta urbo. Per tio ĉi ili petas helpon de siaj loĝantoj raporti pri problemoj aŭ pensi pri teknologiaj aparatoj, kiuj povas facile preventi aferojn aŭ eble solvi ilin. Alia ekzemplo estas la ankoraŭ konstruota daŭripova urbo Masdaro en Abudabio.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la sama artikolo en la nederlandlingva vikipedio, Slimme stad, prilabora historio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]