Interreto de aĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo por reprezenti 'Internet of things' aŭ IOT
Desegno kiu reprezentas la Interreton de aĵoj

Interreto de aĵoj (pruntita el la angla Internet of things, mallongigita IoT ;  IdA, pro ĝia akronimo en Esperanto) en telekomunikado estas neologismo por koncepto, kiu rilatas al cifereca interkonekto de ĉiutagaj objektoj prefere ol homoj al la interreto [1][2] en inteligenta maniero, ŝlosila karakteristiko de tiu ideo [3]. Hodiaŭ la esprimo 'Interreto de Aĵoj' signifas la altnivelan interrilaton de aparatoj, sistemoj kaj servoj. Ĝi preterpasas la tradician M2M- koncepton de maŝino al maŝino kaj ampleksas tutan gamon de protokoloj, domajnoj kaj aplikaĵoj.[4]

Ĉi tiu nova teknologio malfermas la pordon al sennombraj eblecoj, kaj en la akademiaj kaj en la industriaj kampoj. Tamen, tiaj eblecoj portas riskojn kaj kaŭzas gravajn teknikajn kaj sociajn defiojn[5].

IdA estas ideo el la komputila scienco kiu ekestis en la malfrua 20-a kaj frua 21-a jarcentoj: la koncepto de Interreto de Aĵoj estis proponita en 1999 fare de Kevin Ashton, en la Aŭtomate ID Centro de MIT[6],  kie esploroj estis faritaj en la kampo de radiofrekvenca identiga reto (RFID aŭ inteligentaj etikedoj)[7] kaj teknologioj de sensiloj[8]. Kun la plej nova generacio de interretaj aplikaĵoj (IPv6- protokolo ) eblus identigi iun ajn specon de objekto per kodo[9].

La konektoj permesas ĉiun aĵon kolekti kaj interŝanĝi donitaĵojn kaj oni povas kontroli ilin de distanco aŭ fiksante regulojn aŭ ago-ĉenojn. IdA plibonigas la faciligon de vivo de homoj kaj iliaj ĉiutagaj aktivadoj. La Usona kompanio Cisco, kiu estas malantaŭ la iniciato IdA, kreis dinamikan "nombrilon", kiu ebligas taksi la nombron de "aĵoj" konektitaj de julio 2013 ĝis 2020[10].

IdA en la monda ekonomio[redakti | redakti fonton]

Je la ekonomia nivelo, IOT enkondukis novan fazon de cifereca tutmondiĝo en monda komerco, kie komerco kaj transporto de fizikaj varoj estas anstataŭigataj per komerco de teknologiaj donitaĵoj. Robotoj estos programataj por produkti necesajn kaj individue adaptitajn varojn surloke[11].

Ekzempoj de Interreto de Aĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj kie la Interreto de aĵoj fariĝis realaĵo:

  • Multaj poŝtaj firmaoj proponas spurantajn kodojn kiuj ebligas al klientoj kontroli la statuson de ilia pakaĵo en vera tempo.
  • Modernaj printiloj proponas la elekton ordoni novajn inkajn kartoĉojn kiam tiuj estas preskaŭ malplenaj. La printilo facile povas pridemandi kiom da inko aŭ farbopulvoro restis en kartoĉo kaj mendi novan.
  • Lertaj pordosonoriloj kiuj liveras realtempan videaĵon de via enirpordo por malhelpi malpermesatan trairadon kaj provizas kroman tavolon de sekureco por loĝantoj kiam ili ne estas hejme.
  • Lertaj termometroj kiuj uzas artefaritan inteligenton (AI) por lerni viajn proprajn kutimojn kiam vi estas hejme kaj por monitori kaj kontroli la temperaturon kun la celo ke via loĝejo estu kiel eble plej komforta dum ĝi zorgu ankaŭ ke vi eble plej malmulte elspezas por elektro.
  • Unu el la plej popularaj IOT-aparatoj kiel Amazon Eĥo estas malgranda aparato kiu permesas interrilaton kun ĝi por ke ĝi helpu plibonigi vivkondiĉojn. Ĝi estas kapabla helpi ekfunkciigi kafomaŝinon, ludigi kantojn, enŝalti la lumojn kaj multe pli.
  • Ŝaĝaj urboj en kiu IdA ludas ŝlosilan rolon, ekzemple la brazila urbo Sao Goncalo do Amarante (Ceará) estas la unua inteligenta kaj inkluziva urbo en la mondo, nomata Smart City Laguna, situanta en la komunumo de Crotá.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Mohammadi Zanjireh, Morteza & Larijani, Hadi, (2015). A Survey on Centralised and Distributed Clustering Routing Algorithms for WSNs. IEEE Vehicular Technology Conference. VTC 2015. Glasgow, Scotland
  2. (en) Interreto de la Aĵoj - Kiel la estonta evoluo de Interreto ŝanĝos ĉion (PDF) Dave Evans, Cisco Internet Business Solutions Group (IBSG), aprilo 2011 (p. 2)
  3. (en) "From the Internet of Computers to the Internet of Things" (F. Mattern & C. Floerkemeier)
  4. (en) J. Höller, V. Tsiatsis, C. Mulligan, S. Karnouskos, S. Avesand, D. Boyle: "De Maŝino al Maŝino al Interreto de Aĵoj: Enkonduko al Nova Epoko de Inteligenteco", Elsevier, 2014, ISBN 978-0-12-407684-6
  5. (es) "Interreto de la aĵoj: de Teorio al Praktiko" (PDF) . p. 2, alirite la 19-an de oktobro 2019.
  6. (en) Kevin Ashton: «That 'Internet of Things' Thing». RFID Journal, 22 de julho de 2009
  7. (en) Magrassi, P.; A. Panarella, N. Deighton, G. Johnson, “Computers to Acquire Control of the Physical World”, Gartner research report T-14-0301, la 28-an de septembro 2001.
  8. (en) Dodson, Sean, «The Internet of Things», The Guardian, la 9-an de oktobro 2003, alirite la 19-an de oktobro 2019.
  9. (en) Waldner, Jean-Baptiste (2008). Nanocomputers and Swarm Intelligence, Londono: ISTE, paĝoj 227-231, ISBN  1847040020 .
  10. "Cisco Connections Counter:" dinamika, interreta nombrilo da realigataj interilatoj objektoj en iu ajn momento.
  11. (de) Thomas Straubhaar, Der Hafen muss sich der Digitalisierung anpassen, Welt, la 16-an de februaro 2016, alirite la 19-an de oktobro 2019.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]