Interbatiĝo en galerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interbatiĝo en galerio de Umberto Boccioni, 1910, oleo sur tolo, 76x64

Interbatiĝo en galerio estas pentraĵo de Umberto Boccioni en 1910. Ĝi estas konservita en Milano en la Pinakoteko de Brera.

Pentrita kun oleo sur tolo, ĝi apartenas al futurismo ankaŭ se ĝi havas kelkajn partojn rilatajn al naturalismo, ĉefe en la difino de la bildoj, bone rekoneblaj. Tamen, ĝi estas pentritaj tiel, ke ĝi atribuas dinamikeco al la tolo.

La pentraĵo reprezentas kverelon inter artistoj kaj preterpasantoj ĉe la Galerio Viktorio Emanuelo la 2-a, unu el la plej famaj vidindaĵoj de Milano.