Internacia Akademio de Universala Lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Internacia Akademio de Universala Lingvo
akademio
Komenco 1898 vd
Fino 1908 vd
Antaŭe Internacia Akademio de Volapuko vd
Poste Akademio por Interlingua vd
vdr

Internacia Akademio de Universala Lingvo (Akademi Internasional de Lingu Universal) sub la gvido de Waldemar Rosenberger, ekde 1892, estis akademio de Idiom Neutral. Ĝi aperis kiam Johann Martin Schleyer eksigis la Kadem Volapüka kaj elektis li mem akademianojn al Volapuko.

Vere la Akademi kreis la Idiom-Neutralon kiel kolektiva projekto dum multaj jaroj. Dum la direktoreco de la usonano A. Holmes aperis finfine la kreita lingvoprojekto Idiom Neutral en 1902. Tiutempe la Akademio konsistis el 15-36 akademianoj: ĉiu akademiano estis koopte elektata por 5-jara periodo, kaj estis reelektebla. En 1908 finiĝis la direktora periodo de Holmes, kaj Idiom Neutral (pri kiu diskutis la Akademio en sia nova organo Progres) rapide malaperis antaŭ reformaj projektoj, kiel Idiom Neutral Modifigita kaj Idiom Neutral Reformita.

Sub Giuseppe Peano, ekde 1909, ĝi ŝanĝis en 1910 sian apogon al Latino sen fleksio kaj ŝanĝis la nomon al Academia pro Interlingua.