Internacia Centro por la Studo de Konservado kaj Restarigo de Kulturaj Propraĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Centro por la Studo de Konservado kaj Restarigo de Kulturaj Propraĵoj
organizaĵo
Komenco 1956 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Romo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Centro por la Studo de Konservado kaj Restarigo de Kulturaj Propraĵoj (angle International Centre for the Study of the Preservation and Restoration of Cultural Property, akronime konata ICCROM) estas sendependa scienca interregistara organizaĵo kun sidejo en Romo kiu estas dediĉita al la konservado de mondaj kulturaj heredaĵoj per programoj de trejnado, informado, esplorado, kunlaboro kaj financado. La celo estas antaŭenigi monumentkonservadon kaj pliigi konscion pri la graveco kaj malfortikeco de kultura heredo.

Ĝi estas la ununura organizaĵo tiaspeca, kun mandato antaŭenigi la konservadon de ĉiuj specoj de kultura heredaĵo, kaj movebla kaj nemovebla.

La studcentro estis fondita surbaze de propono dum la Ĝenerala Asembleo de Unesko kiu okazis en Nov-Delhio en 1956. Tri jaroj poste ŝi estis loĝigita en Romo. Aktuale de 2022, la ICCROM nuntempe havas 137 membroŝtatojn [1].

La ĝenerala asembleo de la organizaĵo konsistas el reprezentantoj de ĉiuj membrolandoj. Ili fiksas la strategion por la laboro, adoptas la buĝeton por dujaraj periodoj, dungas direktoron kaj elektas konsilianojn. La konsilio konsistas el ekspertoj en iliaj kampoj el malsamaj mondopartoj. La nomo ICCROM estis kreita en 1978 kaj estas kombinaĵo de la Roma Centro, kiu estis la mallonga nomo kiu estis ofte uzita anstataŭe de la longa, kaj "La Internacia Centro por Konservado" kiu estis alia mallonga formo kiu estis uzita.

La organizaĵo aljuĝis la ICCROM-premion ĉiujn du jarojn ekde 1979. La konsilio nomumas kaj voĉdonas pri unu aŭ du kandidatoj, kiuj tiam ricevas la premion ĉe la ĝenerala asembleo la sekvan jaron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri Ni. Alirita 19an de januaro 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]