Internacia Evoluiga Organizaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Evoluiga Organizaĵo
emblemo
multilateral development bank
Komenco 1960 vd
Sidejo Vaŝingtono
Retejo Oficiala retejo
vdr

Internacia Evoluiga Organizaĵo (angle International Development Association (IDA), france Association internationale de développement) estas internacia financa institucio kiu havigas pruntojn kaj subvenciojn al la plej malriĉaj disvolviĝantaj landoj. La IDA estas membro de la Grupo de la Monda Banko kaj havas sidejon en Vaŝingtono, en Usono. Ĝi estis establita en 1960 por komplementi la jam ekzistintan Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo havigante helpon al disvolviĝantaj landoj kiuj suferas pro plej malaltaj malnetaj naciaj enspezoj, pro problemigitaj kreditriskoj, aŭ pro plej malaltaj porpersonaj rentoj. Kune, la Internacia Evoluiga Organizaĵo kaj la Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo estas kolektive ĝenerale konataj kiel Monda Banko, ĉar ili sekvas la saman plenuman estrecon kaj funkcias per la sama stabanaro.[1][2][3][4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. International Development Association. What is IDA?. World Bank Group. Alirita 2019-06-13.
  2. Coppola, Damon P.. (2011) Introduction to International Disaster Management, 2nd Edition. Oxford, UK: Butterworth-Heinemann. ISBN 978-0-75-067982-4.
  3. Sanford, Jonathan E. (2002). “World Bank: IDA Loans or IDA Grants?”, World Development 30 (5), p. 741–762. doi:10.1016/S0305-750X(02)00003-7. 
  4. Dreher, Axel (2009). “Development aid and international politics: Does membership on the UN Security Council influence World Bank decisions?”, Journal of Development Economics 88 (1), p. 1–18. doi:10.1016/j.jdeveco.2008.02.003. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]