Internacia Instituto por la Unuiĝo de Privata Juro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Instituto por la Unuiĝo de Privata Juro
interregistara organizaĵo
Komenco 1926 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Romo
Retejo Oficiala retejo
vdr
Sidejo de UNIDROIT en Romo
Membroŝtatoj, Majo 2023

La Internacia Instituto por la Unuiĝo de Privata Juro (konata per la akronimo UNIDROIT, france Institut international pour l' unification du droit privé, angle International Institute for the Unification of Private Law) estas interregistara organizaĵo establita en 1926 sub la Ligo de Nacioj, kiu laboras por la harmoniigo de la privata internacia juro. Tiucele, UNIDROIT evoluigas metodojn, internaciajn interkonsentojn, modelleĝojn, kaj bazajn regulojn por la modernigo kaj harmoniigo de civila juro, precipe internacia komerca juro.

Ĝiaj projektoj inkluzivas la redaktadon de internaciaj konvencioj kaj la produktadon de modeloj de leĝoj [1]. UNIDROIT preparis skizajn konvenciojn pri kelkaj temoj (internacia vendo kaj aĉeto de varoj, reprezentado, transportado de varoj kaj pasaĝeroj, same kiel aliaj temoj).

Aktuale en 2013, UNIDROIT havas 63 membrolandojn, inkluzive de ĉiuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. La ĉefsidejo de UNIDROIT situas en Villa Aldobrandini en Romo (Via Panisperna 28, 00184 Roma), proksime al la Pontifika Universitato de Sankta Tomaso de Akvino (Angelicum).

La prezidanto ekde 2020 estas la itala profesoro Maria Chiara Malaguti de la Universitato de la Sankta Koro en Milano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. UNIDROIT Conventions. UNIDROIT. Arkivita el la originalo je 16 April 2013. Alirita 26 February 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]