Internacia Kaŭna Kinofestivalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Kaŭna Kinofestivalo
filmofestivalo
Komenco 2007 vd
Lando(j) Litovio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Kaŭna Kinofestivalo - litove Tarptautinis Kauno kino festivalis - estas festivalo pri nekomercaj filmoj fondita en 2007, kiu de tiam ĉiujare dum oktobro okazas en la urboj Kaŭno kaj Vilno de Litovio. La festivalo estas organizata pere de litova organizaĵo “Visos mūzos” ("ĉiuj muzoj"), la festivala direktorino estas Ilona Jurkonytė, kaj la programa produktisto estas la svedo Tomas Tengmark.

Celoj de la festivalo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa celo de la festivalo estas prezenti filmojn kiuj gajnis internacian renomon kaj reflektas ne nur la plej aktualajn tendencojn de kina arto, sed ankaŭ publikajn temojn en loka kaj tutmonda kunteksto. La festivalo celas ebligi kinproduktorojn ankoraŭ relative konatajn prezenti siajn verkaĵojn al la publiko. La festivala programo enhavas filmajn prezentojn, debatojn, prelegojn kaj renkontiĝojn kun kinproduktoroj.

La naskiĝo de la festivalo proksime rilatas al la ambicio subteni filman kulturon en Baltio kaj vivteni la kinejon "Romuva" (nomata laŭ la historia pagana kultejo Romuva), la plej malnovan artan filmteatrejon en Litovio. La urbo Kaŭno konsideras la festivalo reprezenta kultura evento kaj amplekse finance subtenas ĝin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]