Internacia Konfederacio de arabaj sindikatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Internacia Konfederacio de arabaj sindikatoj (arabe الاتحاد الدولي لنقابات العمال العربي, angle International Confederation of Arab Trade Unions, ICATU) estas la internacia konfederacio de sindikatoj en pluraj arabaj nacioj.

Fondita en 1956, la ICATU estis origine lokita en Egiptio, sed estis movita al Sirio en 1978 por protesti kontraŭ la vizito de Anvar Sadat al Israelo.

Ekzempla membroasocio estas la Tunizia Ĝenerala Laborista Unio, kiu kun tri aliaj asocioj kreis la grupiĝon Tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo kiu la 9-an de oktobro 2015 honoriĝis per la Nobel-premio pri paco de tiu jaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]