Internacia Libertempejo en Lázně Bělohrad

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia Libertempejo en Lázně Bělohrad estis somera Esperanto-kursejo en la ĉeĥa banurbo Lázně Bělohrad antaŭ la Dua Mondmilito. Ĝi estis nomata ankaŭ Internacia Esperanto-Restadejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1931 la ĉefdelegito de UEA en ĈSR, s-ro Otto Sklenčka el Hradec Králové aranĝis esperantan someran litertempejon en bone konata banloko Lázně Bělohrad kun subteno de UEA. Dum la tuta somero ĉeestis 75 gesamideanoj el 10 landoj kaj ĝuis ne nur la sanan aeron kaj belan ĉirkaŭaĵon, sed ankaŭ la amikecon kaj agrablan societon de esperantistoj. S-ro Sklenčka eldonis ankaŭ praktikan esperantlingvan informilon pri tiu banloko kaj somera restadejo kaj dissendis ĝin al diversnaciaj samideanoj.

En 1933 la duan Internacian Libertempejon en Lázně Bělohrad aranĝis s-ino Marie Strejčková el Brno.

En 1935 estis unu aleo en Lázně Bělohrad nomita Aleo de D-ro Zamenhof. La libertempejon vizitis pli ol 200 esperantistoj el 16 landoj.

En 1937 estis aranĝitaj kursoj por progresintoj kaj pri Cseh-metodo (prelegis Sigismundo Pragano).

Post la milito estis la libertempejo anstataŭigita per Somera Esperanto-Kolegio en Doksy.

En Lázně Bělohrad la kursaro estis renovigita en 1959 (ĉ. 60 personoj) en laloka kastelo kun kursoj A, B, C, instruis Antonín Slanina, Miloš Lukáš, Karel Kraft kaj Rudolf Hromada. Plejparto da kursanoj loĝis en la apuda Kultura Domo, fakte banurba hotelo. Loka ornitologo Zdeněk Klůz prelegis pri sia partopreno en la scienca ekspedicio al Islando en 1948 (kun filmo). Ankaŭ la Zamenhof-strato estis renovigita (parolis loka urbestro, poste Jaromír Jermář kaj Zdeněk Klůz).

Post 1959 la libertempejo ne plu okazis kaj la aleo ricevis nomon Lázeňská (Banurba).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉeĥa gazeto Ligilo 9/1931, p. 71, kaj 10/1931, p. 82 (pri iniciatoj de O. Sklenčka)
  • Revuo Esperanto 1931, n-roj 2 kaj 4, informas pri la libertempejo kiel pri provo de nova servo de UEA
  • Ligilo 1933, p. 18, 49 kaj 58 invitas al la dua Internacia Libertempejo
  • 1934 - prospekto Internacia Libertempejo en Lázně Bělohrad (8 paĝoj)
  • Revuo Esperanto 1934, p. 106, reklamo pri la Esperantista Libertempejo.
  • Ligilo 1936, p. 46 priskribas la historion de la libertempejo kaj invitas al vizito
  • Ligilo 1937, p. 2 (Zamenhof-strato en LB), p. 48 kaj 56 (invito al la kursejo)
  • Junulara bulteno Fajrero 4/1959, artikolo pri la lasta libertempejo (aŭtorino Valešová)
  • Bělohradské listy, 2/2012, p. 14 - loka ĉeĥlingva informilo priskribas la vivon de ornitologo kaj esperantisto Zdeněk Klůz
  • Bělohradské listy, 4/2012, p. 7-8, loka ĉeĥlingva informilo alportas rememoron pri Esperanto-kursoj en Lázně Bělohrad antaŭ la milito
  • La Aŭstria Nacia Biblioteko en sia kolekto por planlingvoj havas plurajn fotojn pri la libertempejo en Lázně Bělohrad: kursanoj 1931, Alej Dr. Zamenhofa 1935, Esperanto-Sommer-Kolleg 1959, Esperanto-kurs 1959, Alej Dr. L. L. Zamenhofa 1959 (du fotoj - inaŭgurantoj kaj aŭskultantoj).