Internacia Ligo por Homaj Rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Ligo por Homaj Rajtoj
organizaĵo
Komenco 1941 vd
Sidejo Nov-Jorko
Fondinto(j) Roger Nash Baldwin vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Ligo por Homaj Rajtoj (angle International League for Human Rights, akronime ILHR) estis fondita en Novjorko en 1941 kiel la nova internacia tegmenta organizaĵo de la homrajta movado, kiam la Internacia Federacio por Homaj Rajtoj (FIDH) estis nekapabla funkcii pro la milito. Estas ne konata kial la FIDH kaj ILHR ne kunfandiĝis poste.

La ILHR havis ties devenojn en la Ligue des droits de l'homme et du citoyen, fondita en Francio en la malfrua 19-a jarcento. La grupo estis refondita en Novjorko en 1942 fare de eŭropaj rifuĝintoj kaj Roger Nash Baldwin, fondinto de la Usona Unio de Civilaj Liberecoj kaj estis konata ĝis 1976 kiel la Internacia Ligo por la Rajtoj de Homo. En 1947, la ligo eniris konsultajn rilatojn kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (ECOSOC), donante al ĝi la rajto atesti antaŭ tiu organizaĵo pri homrajtaj malobservoj [1]. La ILHR estas ankaŭ membro de la "Internacia Koalicio de UN por halti krimojn kontraŭ homeco en Nord-Koreio", komitato kunmetita de pli ol 40 homrajtaj organizaĵoj ĉirkaŭ la mondo [2].

Asertanta esti la plej malnova homrajta organizaĵo en Usono, la ILHR difinas ties mision kiel "defendanta homrajtajn aktivulojn, kiuj riskas ilian vivon antaŭenigi la idealojn de justa kaj civila socio en iliaj hejmlandoj."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jan Eckel, “The International League for the Rights of Man, Amnesty International, and the Changing Fate of Human Rights Activism from the 1940s through the 1970s,” Humanity 4, no. 2 (Summer 2013): 183-214.
  2. Human Rights Groups Call on UN Over N.Korea Gulag. article. Chosun Ilbo. Alirita April 10, 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]