Internacia Federacio por Homaj Rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Federacio por Homaj Rajtoj
emblemo
homrajtprotekta organizaĵointernacia organizaĵone-registara organizaĵo
Komenco 1922 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr

La Internacia Federacio por Homaj Rajtoj (france Fédération internationale des ligues des droits de l'homme; akronime FIDH) estas ne-registara federacio (tegmenta organizaĵo) por homrajtaj organizaĵoj [1].

FIDH estis fondita en 1922 de ĉ. 20 landoj laŭ iniciato de francaj kaj germanaj organizaĵoj pri homaj rajtoj. Ĝia ĉefsidejo situas en Parizo.

FIDH estas la tria plej malnova internaciaj homaj rajtoj organizaĵo tutmonde post Kontraŭsklaveco Internacia kaj Save the Children. Aktuale de 2020, la organizaĵo konsistas el federacio de 192 organizaĵoj de 112 landoj, inkluzive de Ligue des droits de l'homme [2].

FIDH estas senpartieca, sensekteca (t.e. nereligia, laika) kaj ne-registara organizaĵo, do nefiliigita kun iu aparta partio, religia komunumo, lando aŭ registaro. Ties kerna mandato estas defendi kaj antaŭenigi respekton por ĉiuj rajtoj (civilaj, politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj) eksponitaj en la Universala Deklaro de Homaj Rajtoj, Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj kaj la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj.

La organizaĵo estas nefiliigita kun iu aparta partio, religia komunumo, lando aŭ registaro. FIDH havas statuson de observanto aŭ konsultiĝan statuson en pluraj internaciaj organizaĵoj kiel la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN, Unesko, la Konsilio de Eŭropo, la Afrika Komisiono pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj, la Organisation internationale de la francophonie kaj la ILO. FIDH estas ankaŭ en regula kontakto kun EU, OSKE, organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj, UNDP, WTO, IMF, Monda Banko kaj OECD.

Memorial kaj la Centro por civilaj liberecoj, kiuj ambaŭ estas membroj de FIDH, ricevis la Nobel-premion pri paco en 2022 kune kun Ales Bjaljacki, iama vicprezidanto de FIDH.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]