Internacia Servo por Homaj Rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Servo por Homaj Rajtoj
emblemo
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1984
Lando(j) Usono vd
Sidejo Ĝenevo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

La Internacia Servo por Homaj Rajtoj (angle International Service for Human Rights, konata akronime ISHR) estas neregistara organizaĵo kun oficejoj en Ĝenevo kaj Novjorko fondita en 1984 . Ĝi interesiĝas pri homaj rajtoj kaj precipe specialiĝas pri liverado de trejnado, informoj kaj asistado por homaj-rajtoj-aktivuloj tra la mondo al kaj internaciaj (inkluzive de UN) kaj regionaj institucioj.

ISHR estas dividita en tri sekciojn: la Informo-Unuo, la Eduko kaj Trejnado-Programo (ETP) kaj la Homaj Rajtoj-Defensistoj-Oficejo (HRDO).

La Informo-Unuo lastatempe kompilis gvidilon por la transiro de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de UN al la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN titolita Nova Ĉapitro por Homaj Rajtoj (A New Chapter for Human Rights).

La ETP edukas defendantojn de homaj rajtoj liverante kursojn kaj organizante laborrenkontiĝojn kaj en Ĝenevo kaj ĉirkaŭ la mondo, instruante al ili kiel uzi internaciajn kaj lokajn homajn rajtojn kaj procedurojn por difini kaj efektivigi taŭgajn strategiojn. La ETP laboras ĉefe kun UN, sed ankaŭ trejnas aliajn interregistarajn kaj regionajn organizaĵojn.

ISHR estas unu el la verkintoj de la Principoj de Jogjakarto [1][2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. New tool for LGBTI activism launched[rompita ligilo] marto 2018
  2. Voices of LGBTI Defenders. International Service for Human Rights (26 de junio de 2015). Arkivita el la originalo je 2019-06-05. Alirita 2015-07-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]