Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj
scienca societo • internacia organizaĵo • akademia eldonejo
Komenco 1961 vd
Sidejo Pekino
Agareo

geologio

Membro de Internacia Konsilio de SciencoKomitato pri Kosma EsploradoInternacia Scienca Konsilio vd
Filioj Commission for the Management and Application of Geoscience Information • International Geological Congress • Internacia Komisiono pri Stratigrafio • Geoscience Education, Training and Technology Transfer • International Commission on the History of Geological Sciences vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Poŝtmarko de Barato eldonita sojle de 22-a Internacia Geologia Kongreso en 1964.

La Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj (angle International Union of Geological Sciences, akronime IUGS) estas internacia ne-registara organizaĵo kiu estas dediĉita al internacia kunlaboro en la kampo de geologio [1]. Ĝi estas unu el la plej grandaj neregistaraj esplororganizoj en la mondo. Aktuale en 2023, ĝi reprezentas pli ol unu miliono da geoscientistoj ĉirkaŭ la mondo [2].

La IUGS estis fondita en Parizo en marto 1961. Ĉiu geosciencisto povas iĝi membro per membreco en nacia geoscienca societo. Ĝi sponsoras kaj kunordigas la Internacian Geologian Kongreson, kiu okazas ĉiujn kvar jarojn. Por antaŭenigi rektan kunlaboron inter sciencistoj de malsamaj nacioj, la IUGS fondis la Internacian Geologian Korelacian Programon (IGCP) en 1972 (ekde 2003 Internacia Geoscienca Programo) [3]. Ekde 1972, 572 individuaj programoj ricevis financan subtenon.

La asocio estas membro de la Internacia Scienca Konsilio [4].

La IUGS kaj Unesko iniciatis la Internacian Jaron de Planedo Tero 2008.

Komisionoj[redakti | redakti fonton]

  • Komisiono por la Administrado kaj Uzo de Geoscience Information ( Commission on the Management & Application of Geoscience Information, CGI)
  • Komisiono pri Geoscienca Eduko, Trejnado kaj Teknologia Transdono (Commission on Geoscience Education, Training & Technology Transfer, COGE)
  • Geosciences in Environmental Management (Geoscience in Environmental Management , GEM)
  • Internacia Komisiono pri Stratigrafio ((International Commission on Stratigraphy. ICS )
  • Internacia Komisiono pri Historio de Geologiaj Sciencoj (International Commission on the History of Geological Sciences, INHIGEO)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]