Internacia arabvirina forumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Internacia arabvirina forum (angla : Arab International Women's Forum aŭ AIWF) estas organizaĵo kun sidejo en Londono (Britio), al kiu aliĝis 1 500 asocioj el 45 landoj en ses kontinentoj[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La organizaĵo estis fondita en Londono en 2001 fare de Haïfa Fahoum Al Kaylani.

Projekto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa celo de internacia arabvirina forumo estas promocii la rajtojn de la virinoj, por alveni al jura kaj socia egaleco kun la viroj. Tiucele ĝi kreis projekton por alkuraĝi la disvolviĝon de la ina edukado, la aliron de virinoj al universitatoj kaj al novaj teknologioj. La forumo antaŭenigas ĉefe sukcesintajn virinojn en la mondo de komerco kaj mastrumado.

Tiu laboro estas ankrita en la lastatempa disvolviĝo de la feminigo de la socio en la araba mondo. Efektive, grava nombro de virinoj aliris ekde pluraj jaroj al respondecaj postenoj en politikaj, diplomatiaj kaj ekonomiaj fakoj. Tiel, en ĉiuj landoj de la araba mondo, escepte de Pakistano kaj Sauda Arabio, oni kalkulas almenaŭ virinojn en ministeriaj pozicioj[1]. En 2007 ĉirkaŭ 70 % de la universitate diplomita studentaro en la tuta araba mondo estis virinoj. Tamen  gravaj malekvilibroj supervivas: virinoj estas nur 6,5 % en la arabaj ŝtataj sistemoj (kontraŭ 15,7 % mezume en la mondo). Nur inter 25 kaj 30 % de la aktivaj dungitinoj (kontraŭ 45 % mezume en la mondo) estas virinoj. En tiu optiko la organizaĵo deziras ke pli da virinoj akirus aliron al salajrajtaj laboroj kaj al altaj postenoj[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (angla) Women in politics 2017, UN Women.