Soroptimist Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soroptimist Internacia
organizaĵo
Komenco 1921 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Kembriĝo
Filioj Austrian Soroptimist International vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Soroptimist Internacia estas tutmonda servo organizaĵo de kaj por virinoj kiu celas plenegalajn homajn rajtojn kaj seksan egalecon. Ekzistas pli ol 75 000 soroptimistoj en 122 landoj (2018). Tio signifas ke multe da lingvoj estas parolataj nur ene de la soroptimisma mondo - ne mirinde oni ne ĉiam komprenas kion aliaj diras, sed ekzistas vorto kiun ĉiuj soroptimistoj komprenas, nome paco. La vorto paco estas en la koro de ĉiuj soroptimistoj[1].

Ĝi havas kiel ne-registara organizaĵo (NRO) voĉon en la diversaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Konsilio de Eŭropo. La nunaj prioritataj temoj sur kiuj la organizaĵo fokusas estas la Celoj por Daŭrebla Evoluigo, kiujn la UN starigis en 2015 kiel agendo por la venontaj 15 jaroj, koncentriĝante sur Celo 4 - Edukado kaj Celo 5 - Seksa Egaleco kaj aliaj areoj kiuj rilatas al la enpovigo de virinoj[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Soroptimist Internacia estis fondita en 1921 en la Usono. La nomo Soroptimist devenas de la latina: sorores (fratinoj) kiuj alstrebas la optimuman (plej bonan). Laŭ la angla (kaj aliaj) retejoj de la soroptimistoj tio devus esti interpretata kiel : "la plej bona por virinoj"

Celaro[redakti | redakti fonton]

Soroptimist Internacia havas jenajn celojn:

  • plibonigo de virinaj rajtoj;
  • altaj etikaj normoj; 
  • homaj rajtoj egale por ĉiuj;
  • egaleco, evoluigo kaj paco akcelante bonajn internaciajn rilatojn, interkompreniĝon kaj amikecon;
  • daŭrebla evoluigo;
  • sanprizorgo por patrino kaj infano.

Organiza strukturo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kvar federacioj kiuj plejparte koincidas kun kontinentoj, unioj (landoj) kaj kluboj.  

Projektoj[redakti | redakti fonton]

Soroptimist Internacia kaj ĝiaj kluboj, unioj kaj federacioj laboras ĉirkaŭ lokaj, naciaj kaj internaciaj projektoj. Kvaronjare estas tutmonda projekto. Soroptimist Internacia jam traktis jenajn temojn : migrado, maljuniĝo, aliro al edukado, klimata ŝanĝo, kriminala juro, seksa perforto, kamparaj virinoj, ina ekonomia enpovigo, homvendado, edukado de virinoj al gvidaj pozicioj.

En la periodo 2003/2007 Soroptimist Internacia kunlaboris kun la organizo 'Women for Women International' (Virinoj por Virinoj Internacia) por virinoj en la (eks-)militaj landoj Afganio, Bosnio, Ruando en la kadro de la "Projekto Sendependeco: Virinoj Pluvivantoj de Milito' por helpi konstrui novan vivon por ili tra trejnado kaj la provizo de mikrokreditoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Oficiala retejo de Soroptimist International : soroptimistinternational.org

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) 2002-2011: Soroptimists celebrate international peace day, Soroptimist International, alirite la 22-an de majo 2018.
  2. (angla) Advocacy, Soroptimist International