Internacia asocio de solida rubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia asocio de solida rubo
emblemo
ne-registara organizaĵoneprofitcela organizaĵo • profesia asocio
Komenco 1970 vd
Lando(j) internacia organizaĵo vd
Sidejo Vieno
Agareo

mediprotekto

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia asocio de solida rubo (angle International Solid Waste Association - akronime ISWA) estas internacia neprofitcela organizo establita en 1970 kun la celo de antaŭenigi kaj evoluigi profesian rubadministradon ĉie en la mondo kiel kontribuo al daŭripovo [1][2][3].

La celo de la organizo estas studo kaj esplorado pri informoj kaj sperto pri ĉiuj aspektoj de administrado de hejma rubo, komerca rubo kaj industria rubo. La organizo adoptas akceptitajn sistemojn de rub-administrado en profesia maniero eduki la ĝeneralan publikon per teknologia evoluo kaj plibonigado de la metodoj por protekti homan vivon kaj sanon kaj la kvaliton de la medio, same kiel konservadon de materialoj kaj energifontoj.

La organizo ankaŭ estas aktiva en diversaj manieroj, inkluzive de konferencoj, renkontiĝoj, trejnadprogramoj, informdisvolvado kaj disvastigo, kaj teknika asistado sur tutmonda skalo [4]. La organizo havas pli ol 1 200 membrojn en 93 landoj kaj tra la jaroj la internacia reto etendiĝis al aliaj landoj kun pli ol 80% de la monda loĝantaro. La laboroj de la organizo temas ĉiujn aspektojn de la fako de rubadministrado, de organizoj, esplorinstitucioj kaj akademiaj institucioj, ĝis privataj hejmoj, kaj privataj kompanioj. La sidejo de la organizo estas en Vieno, Aŭstrio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]