Internacia tago de neduumuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia tago de neduumuloj
internacia tago • LGBTQIA+ awareness period
Festata de neduumuloj kaj iliaj subtenantoj
Speco Internacia, kultura
Dato 14-a de julio
Koneksas  kun internacia tago de transgenra videblo (en), internacia tago de viroj, internacia tago de virinoj, konscia semajno de neduumuloj
vdr

La internacia tago de neduumuloj estas festata ĉiujare la 14-an de julio.[1][2][3] Ĝi celas kresigi la konscion de neduumuloj kaj atentigi la problemojn, kiujn ili alfrontas, tra la mondo. Oni unue festis ĝin en 2012[4] pro blog-afiŝo de Katje van Loon.[5][6] Van Loon elektis la 14-an de julio, ĉar ĝi estas precize inter la internacia tago de viroj kaj la internacia tago de virinoj.[7][8]

La plimulto da ŝtatoj en la mondo ne leĝe rekonas neduumecon kiel genron, do preskaŭ ĉiuj, kiuj mem nomas sin neduumaj, ankoraŭ havas pasporton kiu indikas la sekson asignita je sia naskiĝo.[7] Aŭstralio, Argentino, Bangladeŝo, Kanado, Danio, Germanio, Nederlando, Nov-Zelando kaj Usono ampleksas opciojn de neduuma genro en pasportoj; aldone, 23 ŝtatoj de Usono kaj la Distrikto Kolumbio[9] permesas al loĝantoj marki sian genron kiel "X" en sia stirpermesilo.[10]

Ankaŭ ekzistas la konscia semajno de neduumuloj. Ĝi estas la semajno, kiu komenciĝas la lundon antaŭ la internacia tago de neduumuloj.[11][12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "International Non-Binary People's Day Celebrates Gender Non-Conforming People", 14-a de julio 2019.
  2. Breaking Binaries this International Non-Binary Day. Alirita 2020-07-13.
  3. International Non-Binary People's Day. Arkivita el la originalo je 2020-07-15. Alirita 2020-07-13.
  4. When is International Non-Binary Day in 2020? (25-a de februaro 2020). Alirita 2020-07-13.
  5. "'Why I invented Non-binary Day'", BBC News, 2022-07-13. (en-GB)
  6. Katje (8-a de marto 2012) Calling for an International Non-Binary Gender Day.
  7. 7,0 7,1 Prepare for International Non-binary Day by learning how to be a better ally (13-a de julio 2018). Arkivita el la originalo je 2023-02-13. Alirita 2020-07-13.
  8. International Non-Binary People's Day 2020. Alirita 2020-07-13.
  9. X Gender Markers by State (angle) (10 July 2021). Alirita 10 July 2021.
  10. "Calls for 'X' gender option in UK passports to be raised in Commons", 13-a de julio 2020.
  11. Non-Binary Week – Activist Bookshelf (angle). Arkivita el la originalo je 2021-08-03. Alirita 2023-01-03.
  12. Non-Binary Week — Ygender (angle). Arkivita el la originalo je 2021-02-26. Alirita 2023-01-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]