Interpolado (filologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interpolado en filologio koncernas la agon per kiu oni enirigas en antaŭan tekston vortojn aŭ pasaĵojn neaŭtentajn sen apudmeti iun ajn signon aŭ referencon kiu sukcesu ilin distingigi el la originala teksto. La interpolaĵo povis realiĝi ankaŭ senintence kiam kopiisto, ekzemple, aldonas marĝene komenton kaj la sinsekva kopiisto ne komprenas kaj ĝin inkluzivas en la teksto. Foje estas la tuta verko false atribuiata al senscia verkisto.

[Tiu ago povas ankaŭ koncerni dokumentojn atigintajn nian epokon nekompletaj aŭ jam antaŭe aliigitaj. En la kritikaj eldonoj, la malkovritaj interpolaĵoj estas indikataj, ĉe antikvaj filologoj, per la varforma signaro dirita obelos kiel – aŭ < aŭ... [1].

Modernaj studuloj je tiuj uzis ankaŭ aliajn, kaj sukcesis elpensi inĝeniajn teknikojn por malkovri interpolaĵojn.

La scienco kaj tekniko kiuj celas malkovri la interpolaĵojn estas priteksta kritiko aŭ ekdotiko

Tre fama ĝenerale opiniata interpolaĵo estas la Comma Johanneum. Aliaj famaj: la falsa dekretaro false atribuitaj al Isidoro de Sevilo, kaj la leteroj de Ignaco el Antioĥio interpolitaj de herezuloj apolinaristaj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Interpolation (manuscripts) en la angla Vikipedio.