Interview with the Vampire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interview with the Vampire
filmo
Originala titolo Interview with the Vampire: The Vampire Chronicles
Originala lingvo angla lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 11 nov. 1994, 1 dec. 1994
Ĝenro horora filmo, fantasta filmo, amafera filmo, vampirfilmo, filmo bazita sur romano, filma dramo
Kameraado Philippe Rousselot
Reĝisoro(j) Neil Jordan
Produktisto(j) David Geffen • Stephen Woolley
Scenaro Anne Rice
Filmita en San-Francisko • Nov-Orleano • Pinewood Studios
Loko de rakonto San-FranciskoParizoNov-Orleano • Louisiana
Muziko de Elliot Goldenthal
Rolantoj Tom Cruise • Brad Pitt • Antonio Banderas • Stephen Rea • Christian Slater • Kirsten Dunst • Domiziana Giordano • Thandiwe Newton • Helen McCrory • Indra Ové • John McConnell • Laure Marsac • Roger Lloyd Pack • Marcel Iureș • Susan Lynch • Andrew Tiernan
Produktinta firmao The Geffen Film Company
IMDb
vdr

Interview with the Vampire (Intervjuo kun la Vampiro) estas usona gotika horora filmo de 1994 reĝisorita de Neil Jordan, bazita sur la romano de Anne Rice de 1976 samnoma, en kiu stelulas Tom Cruise kaj Brad Pitt. Ĝi fokusas al Lestat (Cruise) kaj Louis (Pitt), komence per la transformado de Louis en vampiro fare de Lestat en 1791. La filmo estas kroniko de ilia tempo kune, kaj ilia transformo de la juna Claudia (Kirsten Dunst) en vampiro. La rakonton kadrigas nuntempa intervjuo, en kiu Louis rakontas sian historion al ĵurnalisto de San Francisco (Christian Slater). Duarangaj aktoroj estas Antonio Banderas kaj Stephen Rea.

La filmo publikiĝis en Novembro 1994 kaj ricevis modere pozitivajn rezencojn kaj estis komerca sukceso. Ĝi ricevis du nomumojn al Oskar-premioj. Kirsten Dunst sia flanke estis nomumita por Ora Globo al Plej Bona Duaranga Aktorino pro sia rolo en la filmo. Sametosa sekvaĵo, nome Queen of the Damned, publikiĝis en 2002, en kiu Stuart Townsend anstataŭis Cruise kiel Lestat.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kiam li deziras, la vampiro Lestat konvertas siajn predaĵojn en vampiroj, kaj tiel havigas al ili donacon de senmorteco. Fine de la 18-a jarcento, Lestat konvertas en vampiro Louis de Pointe, viro deprimita pro la perdo de siaj juna edzino kaj filino. Ducent jarojn poste, fine de la 20-a jarcento, en San Francisco, Louis decidas rakonti sian historion, nome historio de amo, teroro kaj ekstazo de vampiro, al juna ĵurnalisto, Daniel Malloy.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Brad Pitt kiel Louis de Pointe du Lac
  • Tom Cruise kiel Lestat de Lioncourt
  • Antonio Banderas kiel Armand
  • Stephen Rea kiel Santiago
  • Christian Slater kiel Daniel Molloy
  • Kirsten Dunst kiel Claudia
  • Domiziana Giordano kiel Madeleine
  • Thandiwe Newton (listigita kiel Thandie Newton) kiel Yvette
  • Indra Ové kiel Novorleana putino
  • Laure Marsac kiel virino sursceneje
  • George Kelly kiel pupofaristo
  • Marcel Iureş kiel Pariza vampiro
  • Sara Stockbridge kiel Estelle

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]